Jdi na obsah Jdi na menu
 


Rolo de intelektulo en la Esperanto-komunumo

sekvas kelkaj eltiraĵoj (excerpts), la labor-notoj, de Jan Pospíšil laŭ la revuo SPEGULO, numero 6 (2/2009), la paĝoj de (73) 84 ĝis 87 (88): Intervjuo kun la pola sociologo

prof. d-ro hab. Walter Żelazny, la intervjuon preparis Andreas Künzli

                                               

Ĉu la batalo kontraŭ la angla jam estas perdita? Ĉu ni estas kondamnitaj je "usona" mondo?

Kompreneble mi mem vidas la negativajn flankojn de la usoniĝo de la mondo, sed koncerne la anglan problemon mi kritikas per argumentoj alitipaj  prefere laŭ la maniero de François Grin. La angla ne estas simpla produkto de bankoj, de imperioj... Grandparte niaj GEPATROJ, kiuj zorgas pri la kariero de siaj infanoj, diras: lernu la anglan kaj vi trovos laboron... Tiel aspektas nia civilizo de la 21-a jarcento, en kiu enskribita estas la profito, kiu atingis siajn paradoksojn per la virtuala produktado de iluzioj pri la plej feliĉa de ĉiuj mondoj...

Tio sufiĉas por ke la bacilo de la angla ataku nian civilizon. Ni mem, esperantistoj, invitas la anglan al ĉi tiu rolo. Nek Unesco, nek UN diros JES al Esperanto, ĉar tiel ili perdus la raison d'être (fr:raison d'être = cs:důvod bytí = eo:la kialo de ekzisto) en la okuloj de milionoj de la plebo, kiu jam scias, ke liaj infanoj devas scipovi la anglan, ĉar dank' al tio ĉi ili havos laboron, kio estas ja malvero, iluzio, mensogo. Sed kion mi atendu de tiu plebo, se la pola ministro pri Supera Edukado eldiras samajn idiotaĵojn? De nun en Pollando ĉiu doktro devas scipovi la anglan. Mi demandas min - laŭ kiu leĝo? Ekzistas kompreneble idiotaĵoj, sed rilate al la angla ni jam atingis la abismon de idiotaĵoj.

 

Do kion fari?

Ekzistas espero, ĉar unu tagon la angla mem komencos perdi. Kiel la franca en arabaj landoj, post kiam oni tie komprenis, ke la franca nek donas monon, nek donacas feliĉon, nek donas laboron. Simple ĉiuj tiuj, kiuj atendos de la angla miraklojn pri la laborpostenoj, rimarkos, ke ĝi ne sukcesas garantii karieron. Tio manifestiĝos baldaŭ. Nek Zamenhof, nek Lanti, nek Kalocsay, nek Waringhien batalis kontraŭ la franca aŭ la angla. Ili simple ne "interesiĝis" pri tia mondo.

 

Sed eĉ UEA mem uzas la anglan

Se necesas, kial ne? En tiu kazo oni devas tion klare ekspliki al la esperantistaro. Ni prenu la akzemplon de Language Problems and Language Planning (LPLP), kiu naŭdekprocente estas anglalingva. Mi ne serĉas konflikton kun LPLP. Mi mem estis aŭtoro de artikoloj en LPLP (mi aldonu, en la lingvoj franca kaj pola). Formale la revuo estas eldonata de la prestiĝa John Benjamins Publishing Company, sed ties ĉefredaktoroj estas la plej signifaj esperantistoj de la pinto de UEA. La revuo okupiĝas larĝe pri lingva politiko, sed lingva politiko povas esti senegala, mongola, iel ajna! Ĉu oni ne atingas iun skizofrenion, kiam serioze oni supozas, kepere de la angla oni detruos la internacian monopolon de la angla, almenaŭ inter parto de la sciencistoj, ĉar ja tia estas la politiko de LPLP, se mi bone komprenis! Eble Mark Fettes, aŭtoro de la "Manifesto de Prago" klarigu tion al tiuj, kiuj subskribis la Manifeston. Oni povus evangelie diri: ne scias maldekstro, kion faras dekstro. Sed diable en LPLP ĉio estas klara, ĉiuj ĉion scias. Kiu eksplikos klare al la esperatistaro, ke la redaktoroj de LPLP elprofitas sian english native (en:English native = cs:rodná angličtina = eo:la denaska anglalingva scipovo) por havi intelektan superecon, nur pro la lingva avantaĝo super ne anglalingvanoj!?

 

Kaj via propra pozicio en tiu "ludo"?

La plebo volas la finan venkon kaj olimpikon, kion la "magiistoj" bone scias, sed pri tio ili ne diskutas kun la plebo, sed lasas ĝin al la iluzioj. Mi parolas pri la naturo de la politiko, kiun ne multaj komprenas, ĉefe nenion komprenas tiuj, kiuj revas pri la fina venko! Do kiuflanke de la Movado mi devas esti? Kun la "magiistoj" aŭ kun la plebo? Ĉu nun mi klare esperimis la rolon de la intelektulo en la Movado!? Tio ne estas akuzoj, tio estas nia sorto, kiun eble plej perfekte redonas la iom enigma rusa vorto судьба! [sud'ba] (=sorto)

 

Do ne ekzistas jam aliaj eblecoj propagandi intelekte Esperanton?

Ekzistas. Unusola histori-teoria revuo pri Esperanto(logio) estas hodiaŭ eldonata de privata mecenato prof. Christer Kiselman, kiu unufoje por du-tri jaroj amasigas relative interesajn artikolojn. Mi demandas vin, redaktorojn de SPEGULO, kian valoron havas la plej forta organizo de la Movado, kiu eĉ ne sukcesas stimuli intelektan diskuton pri ni mm, la organizo, kiu nenion metis en nian kulturon? Pruvoj: ekzemple Leteroj de Zamenhof kaj PIVon eldonis SAT! Literaturan Foiron de 40 jaroj eldonas LP-Koop, aj SPEGULO estas privata entrepreno, grandparte de tiuj, de kiuj oni forprenis la eblon aŭ eĉ rajton eldoni Polan Esperantiston, kiun ili mem revivigis, por ke ĝi ne mortu eĉ pro ls forgedo. Jennia Movado.

 

Okazas la diskuto, Esperanto havas kulturon aŭ ne. Iuj provis iel respondi al tiu demando. Se vi devus verki doktorigan disertacion pri tiu temo, kiuj estus viaj hipotezoj kaj konkludoj?

Kompreneble ekzistas la Esperanta kulturo, ĉar ĉie kie ni uzas simbolojn estas kulturo.

La problemo estas alia. Esperantio nek havas "suban" folkloran kulturon, kiu ligas koncernan popolon, nek havas superan kulturon (do nek Verdi kaj Bach, des pli nek Monteverdi kaj Offenbach), kiu ligas intelektuolojn. Esperantio estas ligita ne per iu ideologio, kiun eĉ ne sukcesis enradikigi al ni Zamenhof per sia Homaranismo. Do, nia kulturo baziĝas sur la "gramatiko" de la lingvo, eĉne sur la lingvo mem, en la senco ekzemple de lingvo de Dante. Giorgio Silfer faris eksterordinare interesan kaj genian malkovron de la "sekreto" de la kaŝita vivo de Esperanto, kie en Se mi ne estus Hebreo... Una ricerca sulle origini dell'esperanto li dividas vortojn je pozitivaj kaj negativaj laŭ elekto de Zamenhof. Jen la epoka kontribuo al nia kulturo. Sed ekzistas ankaŭ Esperanta kulturo en la senco de la valoro, kies arta patro estas William Auld en Infana Rasa kaj intelekta, kies patro estas Gaston Waringhien.

 

Bone, ekzistas tiuj relative malmultaj kontribuoj al "originala kulturo" de Esperanto, se ni volas. La cetero, prezentita ekzemple dum Universalaj Kongresoj kaj aliaj Esperanto-aranĝoj en la kategorio "kultura programo", estas en principo ne pli ol primitiva imitado de naciaj kulturoj, ĉu?

Ni ne miksu kreadon kaj prezentadon de la kulturo. Pro tio mi ne menciis, eĉ ne venis al mia kapo paroli pri kulturo kaj Universalaj Kongresoj aŭ aliaj aranĝoj. UK kaj aliaj aranĝoj montras aŭ ne ion, kion ni nomas kulturo, sed ne produktas kulturon. UK estas eble kiel ekspoziciejo de bildoj, sed bildojn devas iu pentri. Dum UK oni povas reciti Infanan Rason, sed iu, prefere Auld, devis ĝin verki ktp.

 

Vi klare vidas, ke por pli signifaj kaj efikaj agadoj de Esperanto oni bezonas monon, kredeble multe da mono, ekzemple por "Esperantigi" la Trian Mondon, Afrikon, la islaman mondon. Kiujn ŝancojn vi vidas ĝuste por tiuj mondopartoj lige kun Esperanto? Ĉu tio ne estas iluzio, denove - intelekta fikcio? Kaj kiuj estus la problemoj ligitaj kun la disvastigo de Esperanto en tiuj regionoj?

Ni ne estas misiistoj, kiuj proponas ankoraŭ unu aldonan eŭropan produkton por Afriko. Islamon ni lasu, ĉar ĝi almenaŭ teorie solvis lingvaj problemojn. Ni lasu la tutan Azion, la tutan Amerikon. Tio ĉi ne estas niaj aferoj. Ni faru ĉion, ke iu ajn lernu Esperanton, sed ni ne solvu lingvaj problemojn por Ĉinoj, Amerikanoj aŭ Araboj. Solvi lingvajn problemojn signifas plifaciligi al Eŭropanoj komunikiĝi en 40 ŝtatoj de 50 lingvoj. Tia fenomeno estas fremda por aliaj partoj de la mondo, kun escepto de la Subsahara Afriko. La fenomeno de Eŭropo estas ke la lingvo, ekzemple ĉeĥa estas lingvistike samvalora kiel la angla, sed estas la angla, kiu detruas la rolon de la ĉeĥa.

Se Afriko volus Esperanton, eĉ komence unuopuloj, ni devas helpi. Mono troviĝas ĉie. En Unesco, en diversaj organizoj. La afero estas ĝuste argumenti pri tia tipo de helpo. Certe ni ne petu monon por Esperanto de la Franca Respubliko, kiu havas en Afriko apartan intereson. Sed jam oni povas demandi Svedion, Danlandon, eĉ Pollandon. Oni povus demandi ankaŭ la fonduson de la mecenato de George Soros, filo de unu el la plej elstaraj esperantistoj hungaraj. Sed tion oni devus fari inteligente kaj tion bedaŭrinde la esperantistoj ne kapablas fari.

 

Ĉar ili ĉiam celas konduti "politike korekte" aŭ ne scias kiel oni rilatas kun sponsoroj por lanĉi seriozan profesiecan projekton aŭ kial?

Ĉar esperantistoj en sia plimulto atendas mirakolojn "de supre", kaj mirakloj laŭ mi okazas tiel rare, ke mi dubas, ĉu ili sukcesos manifestiĝi en Esperantujo.

 

Ĉu vi povus imagi la venkon de Esperanto en unu lando, ekzemple en Litovio, aŭ Kubo, kvazaŭ analoge al slogano, "venko de socialismo en unu lando"? Ĉu stultaĵo?

Tio ne ŝajnas al mi stultaĵo. Antaŭ 30 jaroj mi interparoladis kun Jerzy Leyk kaj mi diris: ni metu ĉiujn fortojn en du landojn: Pollandon kaj Hungarion, tiel ni povas komenci la marŝon de Esperanto. Tio estis mia revo! Hodiaŭ mi pensas, ke ekzistas du tiaj landoj, kie oni povus sukcesi: Litovio kaj Pollando. Ambaŭ estas la "sanktaj" teroj ligitaj kun Esperanto;due neniu polo komprenas "lingve" litovon aŭ inverse, dume Litovio ne povas vivi sen Pollando kaj inverse pro historiaj, politikaj kaj ekonomiaj kaŭzoj, eĉ se litovoj akuzas polojn pro historia imperiismo. Sed tio ne estas obstaklo. Tiam UEA devus vendi sian "Centron" en Roterdamo kaj instaliĝi en Vilno, ŝanĝi la koncepton organizan je federacia. Dum unu, du generacioj sukceso certa! Sed vane mi revas. Esperantistoj volas tuj konkeri la tutan mondon kaj samtempe ties monon - tiel ne eblas!

 

Ĉu laŭ vi la Esperanto-rezolucio de la pola parlamento povus helpi al la Esperanto-komunumo/movado en la landoj de Eŭropa Unio?

Per tio la pola parlamento kontentigas la internan kaj eternan vanecon de Esperantistoj, montrante ke ankoraŭ iu memoras pri Esperanto, sed por Esperanto ĝi nenion faros. La rezolucio de la Pola Parlamento estas konata nur por esperantistoj, neniu pola gazeto, televido menciis ĝin. Do pri kio temas? Aldone, la rezolucio estas farita pro UEA kaj ne pro Esperanto, do estus same kiel se oni volus danki pro kristanismo al Vatikano, ne al Jesuo Kristo. Absurdo!

 

Do se ne okazos la fina venko?

Mi sentas, ke la demando estas provoka. En ĝi sonas iu zorgo, kiun esprimis la greka poeto Konstantin Kavafis (1863-1933) en la poemo de 1904 Venos la Barbaroj laŭ la senco: "Kio okazos kun ni, se ni ne plu estos Barbaroj? Ili estis tamen ia solvo!" Ne ekzistas alia ebleco, oni devas turni sin al Barbaroj. Judoj konvinkis neniun, sed lasis la Libron, kiun adoptis la Barbaroj. Do, kiel vi vidas: sufiĉas lasi Libron.

 

Ĉu vi la grupo de intelektuloj ĉirkaŭ la revuo SPEGULO povus atingi ian influon kaj efikon per sia intencata kritiko de la nuntempa stato de la Esperanto-movado?

SPEGULO povus fari epokan paŝon por la Esperanto-kulturo. Kondiĉe ke ĝi estos kuraĝa, senkompromisa kaj sendependa, ke ĝi malfermiĝos al pluralismo kaj donos parolrajton al gravaj movadaj tendencoj. Iam Kalocsay diris, kiam Literatura Mondo persis abonantojn: ni pensu pri la revuo, ne pri abonoj. Aperadis iam belegaj revuoj en Esperanto, ekz. El Popola Ĉinio. Kiu scias pri ĝi hodiaŭ? Por la historio restas Literatura Mondo. Jen la kadroj por intelekta revuo. L'arto tre malfacila, sed ebla.

 

la intervjuon preparis Andreas Künzli

 

 

Noto de Jan Pospíšil: El Popola Ĉinio nun on-line http://www.espero.com.cn/

 


 

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář