Jdi na obsah Jdi na menu
 


13_HIPOTEZOJ_PRI_ESPERANTO_2012


Pledo por “Alia Esperanto-movado”:
LA ESPERANTO-MOVADO MALTRAFIS LA OKAZON
LEVI ESPERANTON SUR PLI ALTAN NIVELON

fare de Andreas Künzli, lic. phil. http://www.planlingvoj.ch/

 

Maldekstruloj kondukis Esperanton sur la eraran vojon kaj en la sakstraton
Esperanton detruis la unuflanka ideologio, la stulta propagando kaj la iluzioj de la esperantistoj
Pri la fiasko de Esperanto kulpas unuavice la esperantistoj mem (13 konkludaj hipotezoj kiel kontribuo al la diskuto pri la Strategio de la Esperanto-movado)


La aŭtoro esperas, ke ĉi tiu hipotezaro povas helpi pli bone kompreni la ekzistantajn problemojn de Eo kaj faciligi la reanalizadon kaj reekzamenadon de la celaro de la internacia Esperanto-movado, 1 por liberigi ĝin de la ideologia balasto, de la propagandisma idioteco kaj de la iluzioj de la pasinta tempo kaj por eventuale provi rekomencon sur nova fundamento (kvankam la tempo por Esperanto probable pasis). Studinte dum pli ol 30 jaroj la Esperanto-movadon kaj ties historion, la aŭtoro venis al la sekvaj konkludoj kaj hipotezoj pri la karaktero kaj problemoj de la Esperanto-movado, kiujn li prezentas okaze de la 125-jarjubileo de Esperanto. La unuopaj hipotezoj estas:

1. Esperanto ekzistas dank’ al la judeco de L.L. Zamenhof kaj al la tiama cionisma debato pri la “juda demando”. En ĉi tiu kunteksto necesas ankaŭ atentigi, ke Zamenhof ne estis polo.
2. La lingvo Esperanto ne estas tiom facile lernebla kiel asertas la oficiala propagando.
3. La “finvenkisma” propagando, radikala alternativismo, fanatika idealismo kaj utopiismo preskaŭ ruinigis Esperanton, dum kritiko ne estis dezirata.
4. La kritiko kaj polemiko kontraŭ (la hegemonio de) la angla lingvo servis/as al certaj esperantistoj ĉefe por ataki Usonon, la kapitalismon kaj la valorojn de la Okcidento entute.
5. Esperanto fariĝis samtempe komplico kaj viktimo de la radikala politika maldekstrismo kaj de la komunismaj ideologio kaj politiko dum la Malvarma Milito.
6. La Esperanto-movado faris nenian esencan kontribuon al la paco, nek al la homaj rajtoj, kaj la lingva problemo ne estas solvebla per Esperanto.
7. Neŭtraleco estas dubinda koncepto en la kazo de la lingvo Esperanto, kaj neŭtraleco apenaŭ ekzistas en la kazo de la Esperanto-movado.
8. Interlingvistiko ne estas sufiĉe serioze konsiderata de la scienca mondo, inter alie ĉar ĝi tro servis kiel propaganda instrumento por pravigi la laŭdiran superecon de Esperanto.
9. La “ekstera mondo” ignoras Esperanton, ĉar la esperantistoj ignoras la “eksteran mondon”. La Eo-movado posedas nenion esencan, gravan, signifan kaj allogan, kion la “ekstera mondo” povus serioze interesi, konsideri kaj utiligi.
10. Kiom longe ke Esperanto ne havos la oficialan statuson aŭ agnoskon de iu grava instanco kiel oficiale uzata lingvo, tiom longe ĝi restos privata iniciato kaj ne povos ludi publikan rolon en Eŭropo, UN ktp.
11. La rolo kaj efiko de la interreto por Esperanto estas limigitaj kaj supertaksitaj.
12. Pri la fiasko de la Esperanto-movado kaj la mizero de Esperanto kulpas la esperantistoj mem. Esperanton ruinigis la e-istoj mem.
13. Esperanto malaperos se ĝi ne sukcesos kvazaŭ reinventi sin.

1 Kiel „internacian Esperanto-movadon“ (sekve: Eo-movado) la aŭtoro komprenas unuavice la UEA-movadon kun ties sistemo de Landaj kaj Fakaj Asocioj, kiuj estas integra parto de tiu Eo-movado. Alia Esperanto-movado en principo ne ekzistas. Eĉ tiuj kelkaj aŭtonomismaj Eo-ĉeloj, kiuj agas ekster UEA kaj kiuj eĉ konsideras sin opoziciaj al ĝi, esence reprezentas la saman ideologion kiel la finvenkisma UEA-movado, kvankam ilia propagando volonte asertas ion alian.

Pravigoj kaj klarigoj pri la unuopaj hipotezoj:
1. Esperanto ekzistas dank’ al la judeco de L.L. Zamenhof kaj al la tiama cionisma debato pri la “juda demando”. En ĉi tiu kunteksto necesas ankaŭ atentigi, ke Zamenhof ne estis polo. Povas esti, ke la Esperanto-movado ne volis kaj ne volas ligi sian sorton kun la ‘juda demando’, kun kiu L.L. Zamenhof estis rekte kunplektita. La e-istoj tamen ne forgesu, ke Esperanto kaj la hillelismo/homaranismo aperis, krom kiel frukto de la internacilingva ideo mem kaj kiel rezulto de la komplika etna, religia kaj lingva situacio en Bjalistoko, dank’ al la judeco de L.L. Zamenhof kaj lige kun la “juda demando” kaj la cionismo de la tiama tempo. Per aliaj vortoj: Se Zamenhof ne estintus judo (“hebreo el la getto”), li verŝajne ne estus kreinta Esperanton, kiun li proponis al sia gento kiel novan lingvon de la judoj.2 Same, la “interna ideo” de Eo kaj la tuta esperantismo mem ne ekzistus sen la hillelismo/homaranismo.3 Bedaŭrinde, lia judeco ne estis sufiĉe adekvate honorita de la Eo-movado. La klopodo prisilentadi la judecon de Zamenhof, kiu havas longan tradicion en la internacia Eo-movado (kaj ekster ĝi),4 principe havis neniun sencon, ĉar ĉiuj sciis, ke Zamenhof estas (aŭ estis) judo. La sisteme evitata menciado de la judeco de la Zamenhofaj familianoj ankaŭ ne povis eviti ilian perfortan pereon en la germanaj prizonoj kaj koncentrejoj de Pollando dum la holokaŭsto.5 Se oni eventuale povas havi komprenon por tiu sinteno, ke en la periodo de la kruda antisemitismo, kiam la homoj amase estis mortminacitaj aŭ ofte eĉ fizike neniigitaj, oni evitis emfazi ilian judecon, nuntempe la ignorado de la judeco de Zamenhof, kiel tio kulmine okazis ekzemple en la kongresa rezolucio de la UK en la jubilea Zamenhof-jaro en Bjalistoko (2009)6 kaj kiel tio okazas en diversaj amaskomunikiloj de polaj, germanaj kaj alilandaj Eo-organizaĵoj,7 ne plu estas akceptebla aŭ tolerebla. Ankaŭ la konscia aŭ nekonscia prisilentado de ies judeco kontraŭ ties volo estas konsiderebla kiel rekta aŭ malrekta formo de antisemitismo. Judoj kaj judaj inventoj, ideoj kaj verkoj estas nuntempe tre estimataj kaj aprezataj en la mondo, do la e-istoj devus tre zorge flegi sian propran heredaĵon, kiu estis kreita de judo. Kaj se certaj Eo-historiistoj eĉ entute ne plu mencias la holokaŭston en siaj prelegoj kaj artikoloj, oni devas konsideri tion kiel grandkalibran skandalon sen precedenco.8 Lige kun la ‘juda demando’ necesas atentigi, ke Zamenhof ne estis polo. Estas tragedio, ke Zamenhof, kiu ĉiam kontestis kaj eĉ neis sian polecon (ekzemple en letero al la krakova LKK en 1912) kaj kiu konsideris sin “ruslanda hebreo“, sian denaskan lingvon la rusa kaj sian historian patrujon “Litovujo”, por eviti ĉian miskomprenon pri la propraj genta, lingva kaj landa identecoj, estis uzurpita kiel polo kun la intenco fari el judo kvazaŭ maljudon. Zamenhof ne estis kaj ne povis esti (etna) polo, sed fakte li estis ĉio alia ol polo; li povis esti nur judo, maksimume “filo de la pola tero”. Zamenhof eĉ ne apartenis al la polaj judoj, sed al la litovaj judoj (litvakoj). Malgraŭ tiuj identigaj distingoj, kiujn la e-istoj neniam reale komprenis (aŭ volis kompreni), sed kiuj estas nepre farendaj, multaj e-istoj, eĉ fakuloj pri historio, literaturo kaj lingvo, daŭre konsideras kaj verŝajne daŭre nomos Zamenhofon “pola” okulkuracisto, ĉu

2 La rekta pruvo por tiu supozo, aŭ aserto fontas en la sekva frazo el la letero de Zamenhof al Michaux de la 21-2-1905: “…Mia hebreeco estas la ĉefa kaŭzo, kial mi de la plej frua infaneco fordonis min tute al unu ĉefa ideo kaj revo – al la revo pri la unuiĝo de la homaro. Tiu ĉi ideo estas la esenco kaj celo de mia tuta vivo, la afero Esperanta estas nur parto de tiu ĉi ideo….”
3 Oni devas distingi la hilelismo de 1901, en kiu Zamenhof analizis la ‘judan demandon’, proponante “neŭtralan” lingvon kaj “neŭtralan” religion kaj novan landon por la judoj, de la hilelismo aŭ homaranismo de 1906, kiu konsistas el dogmoj por etika-morala sinteno.
4 L.L. Zamenhof verŝajne eĉ mem kontribuis al la prisilentado de sia judeco, admonante la Eo-propagandistojn, ke ili ne devus tro emfazi ĝin.
5 La holokaŭsto kaŭzis inter 5,6 kaj 6,3 milionoj da pereintaj judoj, krom tio sennombraj anoj de aliaj popolgrupoj. Dum en la komunismaj landoj judaj temoj estis ĝenerale forviŝitaj kaj tabuaj, en okcidenta Eŭropo, precipe en Germanio la politiko kaj scienco serioze komencis okupiĝi pri la historio de la holokaŭsto nur post la publike efikaj NS-procesoj okazintaj en la 60aj jaroj. En la Eo-movado pri judaj aspektoj lige kun Zamenhof kaj Esperanto okupiĝis ĉefe Maimon, Holzhaus, Kohen-Cedek, Dratwer kaj Lins (pri la reagoj en la Germana Eo-movado vd. http://www.fenske.exequtive.de/ea/2006/ea2006_3_2.pdf, p.10), en Pollando precipe Banet-Fornalowa, Chmielik kaj Żelazny.
6 Ĉi tiu rezolucio estis verkita de iuj konataj UEA-funkciuloj el Germanio, Francio, Usono kaj Ĉilio evidente sen la kunlaboro aŭ konsultiĝo kun polaj e-istoj (LKK aŭ aliaj).
7 Karakterize estas, ke la retpaĝoj kaj la propagandaj informiloj de Germana Esperanto-Asocio, kiuj fanfaronas pri la avantaĝoj de Eo, radikale evitas ĉian mencion pri la juda deveno de la aŭtoro de Esperanto. Ankaŭ la nomon de Zamenhof mem oni vane serĉas en tiuj informaj materialoj (en la nova versio de www.esperanto.de publikigita meze de decembro 2012, la nomo de Zamenhof estis finfine aldonita). Same en la informoj de koncernaj retpaĝoj de polaj Eo-organizaĵoj troveblaj sub www.esperanto.pl kutime mankas indiko pri la judeco de Zamenhof. Laŭdire, la Esperanto-redakcio de Pola Radio estis fermita interalie pro tio, ke Zamenhof estis judo (vd. http://www.liberafolio.org/2006/judazamenhof).
8 Aktuala ekzemplo por tiu sinteno estas la prelego de la Eo-propagandisto U. Lins en Munkeno, junio 2012 (kiu poste estis publikigita en interreto kaj aperis en iu ofciala libro de la Bavara Ŝtata Biblioteko).

pro nescio de la faktoj ĉu pro la strebo elŝalti la judecon ĉe li.9 La Eo-propagando kaŭzis, ke la mitoj, legendoj kaj duonveroj pri Zamenhof tiom profunde enradikiĝis kaj konserviĝis en la konscio de la homoj, e-istoj kaj nee-istoj, tiel ke eĉ multaj novaj sciencaj kontribuoj kaj kleraj klarigoj, kiuj estas speciale dediĉitaj al ĉi tiu temo, do probable ne helpus por ĝustigi la faktojn kaj korekti la falsan publikan percepton.10

2. La lingvo Esperanto ne estas tiom facile lernebla kiel asertas la oficiala propagando. Povas esti, ke Esperanto estas pli facila lingvo ol ajna etno- aŭ nacilingvo. Malgraŭ la argumento aŭ eĉ malgraŭ la fakto, ke Eo do eventuale estas pli facila ol ajna nacilingvo, pro kio la e-istoj konsiderata ĝin genia lingva kreaĵo,11 por multaj homoj ĝi tamen estas ne tiom facile lernebla kiel la oficiala propagando asertas; tiun ĉi fakton dokumentas multaj praktikaj spertoj de la instruado de tiu lingvo kaj tion ilustras sennombraj ekzemploj de multaj e-istoj, kiuj mallerte kaj malbone parolas kaj fuŝe kaj erare skribas Eon aŭ neniam kapablis fine ellerni ĝin, pri la malbela prononcado fare de multaj Eo-parolantoj, kiuj aplikas Eon kun fortaj nacilingvaj influoj kaj interferencoj, oni tute ne parolu. Sen ofta parola kaj skriba praktiko kaj sen aktivaj (mem)klerigaj kaj lingvoflegaj klopodoj oni do restas ankaŭ en Eo ridinda lingva diletanto aŭ t.n. “eterna komencanto” (ne temas nur pri “forgesita” akuzativo12). Kvankam la gramatiko de Eo ŝajne estas iomete pli facile lernebla ol la gramatiko de ajna nacilingvo, Eo alfrontas en la praktiko pli malpli la samajn didaktikajn problemojn kiel la nacilingvoj, kiuj estas instruataj en la lernejoj. La sukceso de Eo do ne dependas de ĝia laŭdira lernfacileco, de ĝia pli facila gramatiko kaj de aliaj lingvaj avantaĝoj, sed unuavice de la lerteco kaj klereco de ĝiaj parolantoj, analoge al la situacio en la naciaj lingvoj. Per aliaj vortoj: Kleraj kaj lertaj e-istoj estas ĝenerale pli kleraj kaj lertaj ankaŭ en siaj denaskaj lingvoj, dum nacilingvaj mallertuloj kutime restas ankaŭ mallertaj uzantoj de Eo. La plej bonaj scipovantoj de Esperanto probable ne lernis la lingvon en iu formala kurso, sed aŭtodidakte surbaze de propra persona motivacio. Kvankam la Eo-propagando asertas, ke Eo estas tre nuancoriĉa kaj esprimpova lingvo, la lingvo Eo tamen ĉiurilate grave postrestis kaj stagnas, tiel ke oni estas devigita mem inventi novajn vortojn. Ĉar en Eo mankas grandparto de la ‘postmoderna’ leksiko, malgraŭ ŝajnigo de ĝia ekzisto per imponaj vortaroj, la taŭgeco de ĉi tiu lingvo por la postmoderna publica utiligo estas limigita, ĉar mankas sennombraj nuancitaj esprimoj kaj vortoj.13 La kulto ĉirkaŭ la “bona lingvo“14 kaj la ekstrema lingva konservativeco de la e-istoj malhelpis la enkondukon de urĝe bezonataj neologismoj, bremsis la evoluon de la lingvo kaj estis eraro. Inventita universala lingvo, kiu estas kvazaŭ nova latinida lingvo, ŝajnas esti dubinda kaj superflua, ĉar jam ekzistas la itala, hispana, franca, angla lingvoj, al kiuj Eo multrilate tre similas. Jen la (serioze konsiderinda) argumento de iuj kritikistoj de Eo. Pro sia esence (hind)eŭropa karaktero kaj okcidenta fonetika sistemo, Eo verŝajne ankaŭ ne multe taŭgas kiel lingvo por azianoj kaj afrikanoj, kvankam iuj lingvistoj (kiel Mangold) tion asertis, malgraŭ ĝiaj aglutinaj kaj izolaj trajtoj, pro kiuj la Eo-propagando fiere asertas, ke Eo estas alloga kaj taŭga ankaŭ por neeŭropaj parolantoj.15 Ne nur el lingvistika kaj


9 Ekzemple en la ‘Enciklopedio de la Esperanto-Literaturo’ (Sutton 2008) oni mencias LLZ kiel “Polish Citizen”. En sia historio pri Volapük kaj Esperanto en Konstanz (Kuhn 2010) la aŭtoro ripetis la falson pri la “pola” okulkuracisto; tion faris ankaŭ la pola germanistino Renata Budziak en sia nekritika doktoriga disertacio pri Baudouin de Courtenay (Bamberg 1997), kie LLZ same estas prezentita kiel “pola“ okulkuracisto (p. 139). Ankaŭ la retujo de ‘Espéranto France’ skribas pri LLZ kiel “médecin polonais“ (http://esperanto-france.org/esperanto). Tipa nacilingva artikolo, kiu respegulas tiun saman sintenon, aperis en granda germana magazino (2009) sub http://www.stern.de/panorama/google-feiert-esperanto-erfinder-doodle-zum-150-geburtstag-von-ll-zamenhof-1529451.html. Ktp. ktp. ktp.
10 Objektive prezenti la historiajn faktojn pri la judeco de L.L. Zamenhof celis fari ekzemple la Zamenhof-biografio de A. Künzli. Dum en la Eo-movado la verko estis malvarme akceptita de kritikantoj (ĉefe germanaj), kiuj negative aŭ malsimpatie recenzis ĝin, en judaj kaj judistikaj medioj de eksterlando (PL, IL) ĝi trovis pli da respekto kaj intereso (vd. http://www.planlingvoj.ch/Repliko_Zamenhofbiografio).
11 Verŝajne plej forte la valoro kaj unikeco de Eo kaj la “genieco” de Zamenhof estis troigitaj de unu el la plej ardaj Eo-propagandistoj: Ivo Lapenna (vd. http://www.ivolapenna.org/125.htm, precipe http://www.ivolapenna.org/1.mp3).
12 Tipaj eraroj, kiujn averaĝaj Eo-parolantoj faras, rilatas krom al la akuzativo (en la tuta faceteco de ĝia uzado) ankaŭ al la verboj (ne/transitiveco, verbaspektoj kaj participoj, -ata-/-ita), adverboj, negacio, artikolo, afiksoj, prepozicioj kaj konjunkcioj, pluralo, ortografio (ekzemple z/s, geto, getto, ghetto ktp.), sintakso, derivado kaj vortfarado, nomoj de landoj, etnoj kaj profesioj, ktp. Eĉ lertaj e-istoj estas devigitaj konsulti PIV kaj PAG en kazo de necerteco por kontroli la ĝustan lingvuzadon laŭ la modelaj kazoj kaj ekzemploj menciitaj en tiuj referencverkoj!
13 La substanco de PIV stagnas en la 1960aj jaroj. Se EU-ekskomisaro Leonard Orban opinias, ke la aktuala leksika stato de Eo ne sufiĉas por la socia kaj kultura praktiko, li ne malpravas.
14 Aludo al ĉi-rilata verko de C. Piron.
15 Certaj Eo-propagandistoj troigis la aglutinan karakteron de Eo, kio kondukis al miskomprenoj kaj falsaj komparoj kaj imagoj pri Eo. Necesas fari diferencon: La aglutineco de Eo esence koncernas parton de la morfologio, precipe la vortfaradan kaj vortderivan sistemon (afiksojn) de Eo, dum la resto de la lingvo Eo, ekzemple la fleksio, estas tipologie ĉefe analitika.

lingvofilozofia, sed ankaŭ el historia kaj sociologia vidpunktoj, Esperanto ŝajnas esti ligita antaŭ ĉio al la eŭropa fono, aŭ kunteksto.


3. La “finvenkisma” propagando, radikala alternativismo, fanatika idealismo kaj utopiismo preskaŭ ruinigis Esperanton, dum kritiko ne estis dezirata. Povas esti, ke la “finvenkismo“ servas kaj eĉ devas servi kiel esenca filozofio de la Eo-movado por povi pravigi la kredon je la estonta mondvasta enkonduko de Eo, do je la venko de Eo kiel universala (help)lingvo. La funkciado de la “finvenkismo” de la Eo-movado estas iusence analoge komparebla kun la funkciado de la marksismo de la komunisma movado. Preskaŭ ĉio esperant(ist)a staris ĝis nun en la servo de la t.n. “finvenkisma” Eo-propagando kaj de la fanatika defendado de la “sankta afero”. La altgrada propagandisma karaktero de la Eo-movado, ĝia radikala alternativismo kaj utopiismo preskaŭ ruinigis Eon mem, kun la sekvo, ke hodiaŭ praktike neniu serioza forto plu en la mondo serioze konsideras Eon kiel kandidaton por “mondlingvo” aŭ eĉ entute kiel normalan lingvon. La laŭdira “supereco” de Eo, kiu estis asertita en plej diversaj fanfaronaj rezolucioj kaj blufaj manifestoj, kies fuŝa kaj realecfremda enhavo, pseŭdoscienca kaj erara traktomaniero kaj hipokrita burokratia lingvaĵo dekomence devis veki suspekton pri la vera karaktero de la Eo-movado, estis grandparte nur teoria dezir-elpensaĵo de certaj tro idealismaj (aŭ iluziemaj) e-istoj, kiu neniam povis esti science pruvita kaj montriĝis nepruvebla, sed kiu estis nur pura spekulado kaj, finfine, (mem)trompo.16

Ankaŭ la konjugacio kaj la sintakso en Eo ne estas aglutinaj. Do, kun tipaj aglutinaj lingvoj kiel la turka, hungara, finna, estona k.c., kiuj disponas pri ampleksa aglutina kazo-sistemo, E-o ne povas esti komparita, ĉar tia kazo-sistemo ne ekzistas en E-o. Cetere, la ideon por la afiksa sistemo de E-o Zamenhof, kiu apenaŭ konis aglutinajn lingvojn, ĉerpis de la rusa lingvo (-skaja ktp.).
16 La plej drastaj ekzemploj kaj kulminoj de tiu rezolucia eksceso kaj pseŭdo-sciencismo de la Eo-movado estis reflektitaj per la Manifesto de Prago (1996), sed ankaŭ per la Deklaracio de Tyresö (1969), la Manifesto de Raŭmo (1980), la Deklaro de PSEK (1980), la Konkludoj de Segedo (1988) kaj la Pakto por la Esperanta Civito (1998), Kvankam ili eble enhavis kelkajn interesajn ideojn kaj konsiderojn el e-ista vidpunkto, pri kiuj indus diskuti, la komuna trajto kaj problemo de ĉiuj tiuj deklaraĵoj estis, ke ili entenis elementojn, kiuj baziĝas nur sur supozoj, asertoj, spekuloj kaj imagoj (fantazioj) de e-istoj kaj ne sur konkludoj kaj rezultoj el scienca analizado kaj sur historiaj realaĵoj. Fakte, neniu el la antaŭvididitaj celoj de tiuj rezolucioj efektiviĝis, aŭ plenumiĝis ĝis nun: nek la solvo de la “lingva imperiismo” kaj de la “lingva problemo” entute, nek la abolo de la “lingva maljusteco”, nek la establo de la “lingva demokratio”“lingva justeco”, nek la enkonduko de la “lingva ekologio” (absurdegaĵo!), nek la kreo de la “novtipa internacia kulturo”, nek la konstruo de la “novtipa socimovada organizmodelo” ktp. Ankaŭ ne la “emancipiĝo de la homaro”, nek la “fina venko” ktp. okazis pere de E-o – kaj ankaŭ ne okazos. Same la “formale deklarataj celoj de la esperantismo” ne estis “atingeblaj en nekonata malproksima futuro” kaj ne estos atingeblaj. En la manifestoj svarmas sociologiaj, filozofiaj kaj politikaj nocioj (kiel diasporo, demokratio, neŭtraleco, justeco, humaneco, ekologio, transnacieco, lingvaj rajtoj, emancipiĝo k.s.), ĉe kiuj temas pri terminoj, kiujn la e-istoj fuŝtransprenis el la sociaj sciencoj kaj komencis misutiligi en la falsa kredo, ke ili taŭgas por la analoga traktado de la kazo de Eo kaj por la aplikado en la koncerna Eo-debato. En la origina senco de la vorto, la Eo-movado ne povas esti konsiderata kiel diasporo, unue ĉar diasporo rilatas al la patrujo de iu konkreta etno, kiu vivas ekster tiu patrujo, kio en la kazo de e-istoj ne ekzistas (kiel ekzemple ĉe judoj, armenoj, poloj, italoj ktp. ktp.) kaj due ĉar e-istoj ne reprezentas etnon en la tradicia senco (per aliaj vortoj: kvankam la Eo-komunumo similas en pluraj rilatoj al etno, kvazaŭ-etno aŭ pseŭdo-etno, ĝis nun ĝi ne fariĝis etno kaj de neniu estas agnoskita kiel etno (ankaŭ kiel lingvo mem E-o estas agnoskita de neniu instanco en la mondo, do al E-o mankas kelkaj esencaj kondiĉoj, kiuj estas plenumendaj por esti agnoskita kiel etno; tamen la difinoj de nocioj ankaŭ ŝanĝiĝas de tempo al tempo). Cetere, multo dependas ankaŭ de la e-istoj mem, ĉu ili perceptas sin mem kiel etnon aŭ deziras esti agnoskitaj kiel etno aŭ ne (al mi tiaj mempercepto kaj deziro ne estas konataj – la problemo estas, ke le e-istoj mem ne scias kion ili volas esti kaj ne esti, vd.ankaŭ: http://sezonoj.ru/2011/11/rec206.). Multajn kuriozaĵojn por montri la esencon de E-o oni povas trovi ankaŭ en tiuj filmoj: http://www.youtube.com/user/filmkonkurso (jam la titoloj de certaj filmoj vekas suspekton pri ilia groteska enhavo). Do, pro tio, la Eo-movado reprezentas, kaj (prefere) reprezentu sole precipe lozan union de neregistaraj organizaĵoj (ankaŭ por tute ekskludi la komplikan diskuton pri etno, diasporo ktp,.), kiuj organizas laŭstatute sian asocian agadon kaj efektivigu sian celaron, kompareble kun miloj da aliaj privataj organizaĵoj de la civila socio. Tia statuso dume taŭgas kaj sufiĉas por la Eo-movado, aliajn ambiciojn kaj pretendojn ĝi ne povas havi kaj ne havu, ĉar ĉiuj ceteraj pretendoj estas tro tiklaj, tro spekulaj kaj necertaj. Cetere, la e-istoj estas iom stranga komunumo: Ŝajnas, ke ili aperas kiel komunumo precipe kadre de la movado, dum ekster la movado ili ofte ne aperas kiel e-istoj kaj eĉ prisilentas aŭ neas sian e-istecon (aŭ ĉar ili ne deziras aŭ hontas evidentigi ĝin aŭ pro alia kialo). Ĉu do krom kiel parte oficiale registritaj kaj agnoskitaj neregistara(j) organizaĵo(j) de la civilsocio, kio estas pli realisma, la Eo-movado povas sin ankoraŭ difini kiel (neoficialan) lingvan minoritaton, kiu kiel tia formas (internacian, aŭ transnacian) komunumon, estas alia demando. La problemo estas, ke ĝis nun la agnosko kiel lingva minoritato nenie okazis. Do, kiel oni vidas, ĉiuj demandoj estas tro tiklaj kaj tro komplikaj, tiel ke al la Eo-movado oni povas nur konsili kaj rekomendi, ke ĝi ne tuŝu ilin, por eviti superfluajn problemojn kaj kontraŭdirojn. La sociologoj kaj etnologoj okupiĝu pri tiuj demandoj. Kaj nelaste: La aparta emfazo de “lingvaj rajtoj” estas inkluzivitaj en la minoritataj rajtoj, kiuj estas (pli bone) difinitaj en aliaj dokumentoj, ekzemple en la Eŭropa Ĉarto por Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj de 1992 (CETS 148) (vd. http://eo.wikipedia.org/wiki/Eŭropa_Ĉarto_pri_la_Regionaj_kaj_Minoritataj_Lingvoj) kaj en la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, proklamita en Barcelono de 1996 (vd. http://en.wikipedia.org/wiki/ Universal_Declaration _of_Linguistic_Rights, kiu estis subskribita de la Esperanta PEN-Centro. Do, anstataŭ krei iujn proprajn dubindajn deklaraciojn, la Eo-movado prefere apogu tiujn deklaraciojn de la registaroj kaj civila socio (vd. ankaŭ http://www.lingvaj-

La altgrada idealismo de la Eo-movadanoj, kiu modelis la altgradan hobian, bonvolan (libervolan) kaj honorofican karakteron (kiuj en si mem estas pozitivaj trajtoj) de la Eo-movado, kondukis al altgrade diletanteca, malkompetenta kaj fuŝa laboro (kiuj estas negativaj trajtoj), kiu en multaj kazoj estis eĉ tiom malbone plenumita, ke la nobla idealo de la amatora-honorofica laboro komencis suferi. Granda problemo de E-o konsistas en tio, ke ĉiu nova generacio de Eo-movadaj propagandistoj fanatike rakontis eĉ pli bizarajn aferojn al la publiko (komparu ekzemple la evoluon de la Eo-propagando sub Lapenna, Tonkin, Corsetti, Dasgupta kaj Fettes,17 kies bizara karaktero kulminis en la Praga Manifesto de 199618 unuflanke, kaj, se temas pri la UEA-‘opozicio’, en la silfera civitismo aliflanke).19 En tia neracia sistemo de ekstremisma kaj sektema agado, en kiu cirkulas plej diversaj kuriozaĵoj, stranguloj, reakciuloj kaj ĉarlatanoj, kiuj libere povas aserti la plej dubindajn teoriojn kaj ‘doktrinojn’ kaj kiuj senlime supertaksas sin mem kaj la gravecon kaj pravecon de siaj asertoj kaj faroj, estas tre malfacile fari racian kritikon, ĉar e-istoj ĝenerale timas kritikon kiel la diablo timas la konsekritan akvon. En la Eo-movado ŝajnas validi la principo: Kiu ne estas por ni, tiu estas kontraŭ ni. Kritikon oni tuj emas rifuzi, konsiderante ĝin kiel venenon kaj personan ofendon de “bonvolemuloj”, kiel malican fifaron de “kverelemuloj” kaj kiel verkon de “malpurigantoj de la nesto” (D. Blanke) ktp.20 Kutime, al


rajtoj.org kaj http://www.esperanto-geneve-regions.info/LR-UEAraportofinaloeo.pdf). Karakterize por la Eo-movado estas, ke en la Praga Manifesto komplete mankas referenco al tiuj internacie apogitaj deklaracioj. Pledi por lingvaj rajtoj certe estas bela okupo, sed kian novan kaj konkretan kontribuon la Eo-movado, krom platone proklami, ke oni subtenas la lingvajn rajtojn, povas alporti ĉi-rilate, ne estas klare. Ne estas la prioritata tasko de la Eo-movado defendi lingvajn kaj minoritatajn rajtojn (inter alie ĉar simple mankas al la Eo-movado la necesaj resursoj, kapacitoj, rimedoj kaj okazoj, krome de tempo al tempo interveni en iuj UN-kunsidoj). La statuto de UEA ne konas tian eksplicitan celon, ankaŭ neniu alia supre en la ĉefa teksto menciita Eo-deklaracio mencias ĝin, kaj IKEL jam okupiĝis/as pri la temo.
17 Vd. http://www.planlingvoj.ch/UEA_lau_Esperanto.pdf.
18 La Praga Manifesto (1996), kiu estas intelekta fikcio (esprimo uzata en Eo-medioj de Bruno Graf por karakterizi la Eo-Civiton), suferas pro siaj altgrade groteskaj, realecfremdaj kaj absurdaj asertoj kaj pro sia misuzita (tordita) terminologio kaj pro la senlima troigo de la trajtoj kaj rolo de E-o rilate al la nacilingvoj. Ekzemple, en la preamblo la frazo “Nek la tutmonda uzado de kelkaj lingvoj, nek progresoj en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de lingvo-instruado verŝajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo” ne nur grave mistaksas, sed fakte plene renversas kaj inversigas, en ideologie bazite reakcia maniero, la faktojn, realecojn, realaĵojn kaj la faritajn praktikajn spertojn sur la menciitaj kampoj, dum la ĉirilatajn kontribuojn de E-o estis minimumaj, magraj kaj praktike sensignifaj. Same blufa, ridinda kaj falsa estas la paranoja aserto, ke E-o “ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado”. La plia aserto, ke scipovante la anglan lingvon, oni nur “lernas pri la kulturo, geografio kaj politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio”, estas komplete malvera, ĉar ĝuste per la angla lingvo oni lernas multoble pli pri praktike ĉiuj temoj de la mondo ol per Eo, en kiu praktike mankas gravaj materialoj (oni imagu la milionojn da homoj en Afriko kaj Azio, kiuj pere de la angla, kaj franca, ricevis aliron al la klerigo kaj scioj, dum E-o faris nenian realan kontribuon al la klerigo de tiuj homoj). Ne nur Eon, sed ankaŭ aliajn lingvojn eblas “plene posedi per memstudado”. Estas ankaŭ dubinde, ke “granda parto de la monda loĝantaro“ vivas en „lingva malsekureco“ „aŭ rekta lingva subpremado“, kiel la Manifesto sugestas aserti. Antaŭ ol fari tiajn asertojn, la e-istoj unue demandu la koncerajn loĝantarojn, kiuj laŭ ili estas koncernataj de tiu lingva subpremado. La vero estas plej verŝajne, ke la koncerna loĝantaro konscie ne perceptas tiun lingvan subpremadon, pri kiu la e-istoj parolas kaj pro kiu ili akuzas la grandajn lingvojn (precipe la anglan kompreneble). Laŭ miaj praktikaj spertoj, la emo al kompromiso ne estas tre evoluinta arto de la Eo-movado – tiu ĉi-rilata aserto estas nura teorio kaj elpensita abstrakta idealo. La aserto, ke “la naciaj registaroj emas konsideri la grandan diversecon de lingvoj en la mondo kiel baron al komunikado kaj evoluigo”, estas malvera kaj rekte kontrastas kaj kontraŭdiras la validan konvinkon ekzemple en Eŭropa Unio, ke multingveco estas esenca valoro en si mem. La rekta lingvopolitika kontraŭdiro en tiu Manifesto ne estas pretervidebla: Unuflanke la e-istoj “konsideras la grandan diversecon de lingvoj en la mondo kiel baron al komunikado”, aliflanke ili pledas por “plurlingveco” kaj “lingva diverseco”, verŝajne por plaĉi al UN kaj EU, sed la kontraŭdiron de tiuj pozicioj ili ne rimarkis. Nelaste, ke “Esperanto estas unu el la grandaj funkciantaj projektoj de la homa emancipiĝo“ estas pura fanfaronaĵo kaj fantaziaĵo, por kiu ekzistas neniu reala ekzemplo en la historio de la Eo-movado (en kiu oni nur kredis tion). Krom tio, la Manifesto komplete forgesis emfazi la historian rolon de la interreto por la internacia komunikado kaj ankaŭ tute forgesis honori la aktualan politikan evoluon en orienta Eŭropo, kie la popoloj kaj civitanoj de la socialismaj landoj ĵus liberiĝis kaj emancipiĝis de la totalismaj komunismaj reĝimoj, kiuj esence estis respondecaj por la lingva malsekureco, lingva subpremado kaj lingva maljusteco precipe en la kazo de etnaj minoritatoj en tiu mondoparto. Anstataŭ emfazi kaj honori tiajn epokfarajn eventojn, la Manifesto de Prago prezentis iun abstraktan imagaron (eĉ ne teorion), kiu konsistis el puraj subjektivaj asertoj starigitaj de iuj realecfremdaj Eo-ideologoj, kiuj havas nenian sciencan bazon, nek prezentas iun utilan rimedon al la politiko kaj scienco por serioze konsideri Eon kaj eventuale decidi favore al ĝia utiligo. Alia tragika cirkonstanco de tiu Manifesto, kiun laŭdire subskribis 14’000 homoj), estis, ke ĝi havis neniun praktikan efikon aŭ sekvon por E-o mem. Malbone estas ankaŭ, ke ĝi ne estis verkita de veraj kompetentuloj kaj ke ĝi restis nediskutita en la Eo-movado (same kiel la plimulto de la rezolucioj produktitaj de la UEA kaj de la cetera Eo-movado).
19 Alia ekzemplo de Eo-ekstremismo estas la t.n. sennaciismo de Lanti/SAT, kiun mi ĉi tie ne traktas kaj kiu havas iomete alian historion kaj fonon, estante ligita al la marksisma, socialisma, komunisma, trockisma, anarkiisma, kontraŭ-stalinisma, laborista ktp. movadoj. Aliaj ideologiaj ekstremismoj kaj radikalismoj kaŝiĝis parte en iuj Fakaj Asocioj de UEA. Cetere, la diskuto pri la (diferencoj inter la) finvenkismo kaj la raŭmismo estis kondukita al la absurdo fare de R. Corsetti, kiam ĉi tiu asertis, ke UEA povas esti konsiderata kiel raŭmisma organizaĵo. Vd. http://www.helsinki.fi/~jslindst/bja-diskuto.html kaj http://www.eventoj.hu/arkivo/eve-169.htm.
20 En aliaj kazoj oni nomis min ekzemple en privata retmesaĝo „mensmalsanulo“ (Silfer, Haupenthal, Gacond, Weidmann kaj iu al mi nekonata Luis Guilherme S. Jardim) aŭ „trolo“ (iuj nekonataj homoj en Libera Folio) aŭ ke mi estas „danĝera viruso

publike esprimita kritiko sekvas nenia reago. 21 Se aliflanke ia respondo tamen iel sekvas, ekzemple en retforumoj, recenzoj, gazetaraj komunikoj aŭ privataj mesaĝoj, oni verŝas ĝin en formo de plena galo, sarkasmo, malica intrigo, abomeno de la verkoj de aliaj, siaspeca aroganteco aŭ persona kontraŭ-ofendo kontraŭ la kritikanton, dum aprobaj voĉoj, kiuj serioze konsiderus tiun kritikon, estas tre raraj. Estas klare, ke tia sinteno kaj tia sistemo, en kiu (negativa) kritiko estas evitata kaj bojkotata kaj en kiu regas ĉefe hipokritado, reciproka flatado kaj ciniko malhelpas ĉian progreson kaj evoluon, kondukas al stagnado kaj, kiel fina konsekvenco, estas respondeca por la disfalo kaj pereo de la ŝajne nesavebla afero.

4. La kritiko kaj polemiko kontraŭ (la hegemonio de) la angla lingvo servis/as al certaj esperantistoj ĉefe por ataki Usonon, la kapitalismon kaj la valorojn de la Okcidento entute, kaj por deflankiĝi de la problemoj de Esperanto. Povas esti, ke la angla lingvo en ties rolo kaj ambicio kiel universala lingvo iusence estas konsiderenda kiel la historia konkurento, rivalo kaj malamiko de Esperanto, kiun necesas kontraŭbatali por pravigi la ekzistorajton de planlingvo kaj de Esperanto. Se mi bone komprenis parton de la ‘filozofio’ de la Eo-movado, esti e-isto signifas samtempe ankaŭ iusence esti kontraŭ la angla lingvo, aŭ kontraŭ ĝia laŭdira hegemonia rolo en la mondo. Kvankam la e-istoj eble opinias, ke ili rajtas kritiki tiun hegemonian rolon, ili ŝajne tamen ne komprenis, ke tio ne multe helpis al ili ĝis nun progresigi sian projekton. Fakte, la ‘malamo’ de certaj e-istoj kontraŭ la angla lingvo estas en principo ne nur neracia, reakcia, stulta kaj sensenca ; esence ĝi estas ĉefe politike motivita kaj nur ideologie klarigebla. Ĝi venas precipe de la maldekstra-komunisma-sovetia flanko kaj fontas baze en ilia abomeno de la angla-usona kapitalismo, de la okcidenta liberismo kaj de Usono mem, kies “imperiismon”22 aŭ “ideologion” ili decide kondamnas. Krom tio, ĉe granda parto de e-istoj ankaŭ la brita koloniismo estas ankoraŭ en vigla memoro (kiu ludas esencan rolon en la pensmaniero de la hinda UEA-prezidanto P. Dasgupta por povi polemiki kontraŭ la angla lingvo). La proklamado de la angla lingvo kvazaŭ kiel ĉefa konkurento, rivalo aŭ eĉ malamiko de Eo estis elpensita de ili por havi pretekston kaj politikan-ideologian bazon por povi ataki tiun laŭ ili fian kapitalismon, tiun aĉan usonan “imperiismon”, tiun damnan liberismon ktp. por malaprobi samtempe la tutan ne-maldekstran politikon de la Okcidento.23 Ĉar la samaj e-istoj, kiuj polemikas kontraŭ la “usona imperiismo”, neniam kritikis la imperiismon kaj ŝovinismon de aliaj grandpotencoj kiel ekzemple Sovetunio, Ĉinio, Hindio, ilia unuflanka kontraŭ-angla/usona polemiko estas komplete nekredinda kaj diskreditita. Due, la anglofobio, kiu havas longan tradicion en Eo-medioj24, kiu ŝajnas esti integra ero de la (‘moderna’) Eo-ideologio kaj ĉe kiu oni ofte ne povas konstati klaran diferencon inter la atako kontraŭ la ‘hegemonio de la angla lingvo’ kaj la atako kontraŭ la ‘angla lingvo’ mem, servis kaj servas kiel ruza – kaj erara – taktiko por kulpigi aliajn kaj por senmakuliĝi de la propraj problemoj, eraroj kaj fiaskoj. Sed kiel ajn


(V. Minin en La Ondo de Esperanto). Iu stranga dano (Jensen aŭ Larsen), kiu kutimas skribi nekutime bizarajn komentojn, konstante kripligis je sia infaneca plezuro la nomon de A. Künzli, kaj iuj aliaj kredis, aŭ esperis, ke Esperanto certe postvivos min (ekz. R. Schneller en Libera Folio, kiu nomis min „mensogulo“). Alia konsideris min „komentomaniulo“ (Camacho), aliaj imputis al mi „alkoholismon“ (HeKo) kaj „personan krizon“ (Weidmann); ankoraŭ iu alia komparis min kun B. Golden, kiu „amase trudis artikolojn al Eo-revuoj“. Por silentigi mian kritikan voĉon la redaktoro de Libera Folio, kiu toleris la vastan mobingon kontraŭ A. Künzli, plurfoje minacis min, ke li „definitive elfermos“ min (unufoje li eĉ jam faris tion por unu monato) kaj skribis al li en privata retmesaĝo la 13an de oktobro 2013: „Mi tre ĝojos, se vi baldaŭ donos al mi kialon elfermi vin.“ La 5an de novembro 2013 Kniivilä definitive fermis la aliron de A. Künzli al LiFo, ĉar li publikigis iun kritikan komenton pri Eo-literaturo, kaj aparte pri la recenzado de Eo-literaturo. Do, ankaŭ Kniivilä (kiun mi supozas kiel iaman komuniston) montriĝis kiel cenzuristo kaj lia „Libera“ Folio kiel groteska farso.
21 Detale pri la problemo de la kritiko vd. http://www.planlingvoj.ch/Kritiko_nedankon.pdf.
22 Malgraŭ la intervenoj de ĝia armeo en diversaj landoj Usono ne estas kaj neniam estis (koloniisma) imperio, kompare kun klasikaj imperioj kiel Hispanio, Portugalio, Nederlando, Britio, Francio, Germanio, Ruslando, Sovetunio k.a., kiuj praktikis aktivan imperiisman politikon.
23 Pinte de tiu reakcia kontraŭ-angla polemiko staras precipe R. Corsetti kaj P. Dasgupta, iama kaj aktuala prezidantoj de UEA. La ĉilasta, kiu devenas el Hindujo kaj kiu ripete surprizis la e-istaron per kuriozaj vidpunktoj prezentitaj en prelegoj kaj artikoloj, esprimis en bizara (kaj finfine banala) intervjuo kun ‘El Popola Ĉinio’ la opinion, ke “la ĉinoj kaj hispanlingvanoj en Usono savos la mondon de la hegemonio de la angla lingvo” kaj ke “la publiko baldaǔ sukcesos rekoni la utopion de la mondanglistoj kiel nerealigeblan utopion” k.s. (vd. http://www.espero.com.cn/se/txt/2012-06/20/content_461733.htm. Pri la domina rolo de la angla lingvo en Hinda Unio mem cetere mankas ĉia komento. Pri la pritakso de la rolo de la angla lingvo far Corsetti vd. http://www.espero.com.cn/ se/txt/2012-06/20/content_461700.htm).
24 La demando de la rolo de la angla lingvo en la mondo estis traktita jam en iu artikolo de la revuo Lingvo Internacia en 1905. Poste ĝi estis traktita de E. Privat kaj de la sovetiaj interlingvistoj en la 20aj jaroj. Dum la Malvarma Milito ne nur konataj komunistoj kiel E. Bokarjov kaj D. Blanke montris en siaj artikoloj anglofobiajn tendencojn, sed ankaŭ H. Tonkin, M. Fettes kaj aliaj UEA-funkciuloj aperis en la nebulo de la kritiko kontraŭ la ‘hegemonio’ de la angla lingvo en la mondo. Zamenhof neniam esprimis sin malamike kontraŭ iu ajn lingvo, do nek kontraŭ la rusa, nek kontraŭ la franca, nek kontraŭ la angla.

oni turnas la vidpunktojn: Pri la fiasko aŭ sensignifeco de Eo kiel “mondlingvo” ne respondecas aŭ kulpas la angla lingvo, nek la lingva kaj kultura “hegemonia politiko” de anglalingvaj “imperiismaj” potencoj mem, kiuj laŭ la opinio de tiuj e-istoj “forpuŝis” Eon kaj malhelpis al ĝi fariĝi ‚mondlingvo’, sed tute aliaj kaŭzoj kaj faktoroj, kiuj estas serĉendaj ene de la Eo-movado mem (vd. punkton 12). E-o neniam estis serioze konsiderata de la reprezentantoj de la popoloj por la kiel universala lingvo.25 Nomante la anglan lingvon, kiu jam en la aperotempo de Volapük kaj E-o ludis gravan rolon en la mondo, rivalo aŭ konkurento de E-o, oni grave mistaksas la verajn relaciojn.26 Cetere, ankaŭ aliaj landoj kiel Germanio, Francio, Japanio, Ĉinio, Brazilo, Irano, Sovetunio, Pollando, Bulgario, Vjetnamio, Kubo ktp., kiuj en iu momento ŝajnis montri ian simpation por E-o, finfine ne enkondukis Eon ĝenerale kaj devige en siajn lernejojn. Kial ne? Demandu ilin mem! Do, la intenco de iuj e-istoj voli kulpigi la anglan lingvon lige kun la laŭdira malhelpo al E-o fariĝi ‘mondlingvo’, aŭ almenaŭ ‘monda helplingvo’, estas sensenca, ridinda kaj taksinda kaj rifuzinda kiel absurdaj fantaziaj elpensaĵoj de tiuj e-istoj, kiuj ne nur malbone komprenas la realaĵojn de la lingva situacio en la mondo kaj la aferojn de la lingva politiko, sed kiuj ankaŭ ne sufiĉe bone konas la historion de la evoluo de la angla lingvo kaj de ties disvastiĝo en la mondo. La aserto, ke la angla lingvo malhelpas la “lingvan justecon” estas malĝusta. La malo estas vera: Per la angla lingvo milionoj se ne miliardoj da homoj diversrilate emancipiĝis (se oni jam uzas tiun ĉi vorton), dum E-o malmulte kontribuis al la emancipiĝo de la homaro, ekzemple sur la kampoj de la klerigo, alfabetigo kaj kreado de sciencaj kaj kulturaj valoroj. Eĉ se la angla lingvo estas ofte uzata en internaciaj firmaoj, konzernoj kaj sociaj organizaĵoj kaj en la scienco kaj forte influas la internacian komunikadon, la laŭdire “danĝera” influo de la angla lingvo al nacilingvaj kulturoj estis senlime troigita de la e-istoj.27 Ankaŭ la formorto de iuj etnaj lingvoj (kiuj jam delone estis minacataj de elmortado) havas specifajn kaŭzojn kaj ne estas klarigebla laŭ la maniero de la e-istoj, kiuj asertas, ke la angla lingvo kulpas pri tio.28 Vojaĝante tra Francio, Germanio, Italio, Pollando, Ruslando, Portugalio, Aŭstrio, Slovenio, Svislando kaj aliaj eŭropaj landoj, oni konststas, ke oni apenaŭ aŭdas, ke la homoj parolas la anglan lingvon, krom se temas pri anglalingvanoj aŭ eble en regionoj, kie multaj eksterlandaj turistoj koncentriĝas kaj kie regas internacia etoso. Kvankam la anoj de origine neanglalingvaj popoloj ofte adoptas anglalingvajn vortojn (modajn vortojn kaj fakterminojn), ili tamen ĝenerale ne utiligas la anglan lingvon por la komunikado inter si.29 Do, malgraŭ la (rapida) disvastiĝo de la angla lingvo, kies rolo kaj influo estas internacie sendube granda kaj grava, svedoj, danoj kaj


25 La rezoluciaj projektoj en Ligo de Nacioj (20aj jaroj) kaj Unesko (1954) pri Eo estis privataj iniciatoj de e-istoj (Privat kaj Lapanna) kaj havis neniun devigon aŭ konsekvencon por la lingva politiko de la membro-ŝtatoj. Ili estis neuzitaj, rapide forgesitaj kaj restis platonaj kaj finfine sen efiko kaj sen signifo.
26 Kompare kun la nombro de parolantoj de la angla lingvo en la mondo la nombro de e-istoj estas (kaj ĉiam estis) ege malgranda. Se oni kalkulas ĉiujn eblajn membro-kategoriojn kaj aktivularojn indikitajn en la Jarlibro de UEA, oni venas al ĉirkaŭ 20’000 membroj kaj aktivuloj de la Eo-movado (de kiuj parto verŝajne eĉ ne estas reale aktiva). Povas esti ke dum la komunisma tempo tiu cifero estis iom pli alta (pro la “kolektivaj membroj”), same la nombro de ĉiuj ekzistintaj e-istoj kune ĝis nun. UEA havas ĉirkaŭ 5000 membrojn kaj la plej multnombraj Landaj Asocioj (belga, ĉina, germana, japana) havas ne pli ol 1000 membrojn, dum ĉiuj aliaj havas multe malpli. Maksimume 1000-1500 personoj partoprenas la Universalan Kongreson de E-o. Do, la aserto de iuj e-istoj, ke E-on parolas centmiloj aŭ eĉ milionoj da homoj, estas troigo, blufo. Neniu scias kiom da homoj reale scipovas kaj utiligas E-on (certe ne temas pri milionoj). Kutime, probable ne pli ol 10-20% de membroj de Eo-asocioj bone scipovas la lingvon kaj samtempe estas aktivaj membroj (do ekzemple partoprenas jarkunvenojn). Aliflanke, la anglan lingvon reale parolas minimume 1,5 miliardoj da homoj ĉe 375 milionoj da denaskaj parolantoj. Do, E-o neniel kapablas konkurenci la anglan lingvon.
27 Tiu influo restis limigita al konkretaj sferoj de la uzado precipe en certaj branĉoj kiel ekonomio, informadiko, natur- kaj socisciencoj k.s.) kaj al la uzado de modaj vortoj kaj esprimoj.
28 La elmortado de lingvoj de iuj nacimalplimultoj en Anglio, Usono, Aŭstralio kaj aliaj anglalingvaj landoj kiel ankaŭ en Francio, Ruslando, Germanio, Ĉinio, Vjetnamio, Tajlando kaj multaj aliaj landoj de la mondo probable ne estas rekte ligita aŭ entute ne ligita kun la tutmonda hegemonio de la angla lingvo, kiel iuj e-istoj asertas, sed precipe ŝuldata al la konkreta enlanda lingvopolitiko kaj al la historia evoluo (civiliza procezo) de la koncernaj etnoj en la koncernaj landoj. Ekzemple la francaj dialektoj de Svislando, la okcitana lingvo en Francio, la oldprusa lingvo en Baltio, la finnugraj lingvoj en Ruslando, la liva lingvo en Latvio, la jida en Eŭropo kaj multaj malgrandaj etnoj en aliaj landoj probable ne malaperis aŭ estas ekzist-minacataj pro la influo de la angla lingvo.
29 Ekzemple en restoracioj de Berno, Bazelo, Zuriko kaj Lucerno, kie la personaro kutime konsistas el multaj etnoj (de portugaloj ĝis tamuloj kaj de albanoj ĝis afrikanoj), oni ne aŭdas la homojn interparoli angle. Kiel ‘internacia’ lingvo en tiaj kazoj servas la surloka lingvo kiel en la svisa kazo la alemana dialekto, kie ĝi ludas la rolson de ’hegemonia’, aŭ ‘neŭtrala’ interetna lingvo. Do, la danĝero de angligo tie tute ne ekzistas, kaj la koncernaj homoj restas fidelaj al sia etna idiomo. Aliflanke, povas okazi, ke la komuna lingvo de diversaj svisaj konzernoj povas esti la angla, sed ankaŭ en tiuj entreprenoj la kunlaborantoj restas fidelaj al sia denaska lingvo. La ĉefa penseraro, kiun la e-istoj faras, estas la (falsa) imago, ke ĉie en la mondo la angla lingvo funkcias kiel altrudita inter-lingvo, kaj ke sekve la homaro bezonas unu ‘neŭtralan’ lingvon por ĉiuj eblaj praktikaj situacioj. Demandu averaĝan homon en Pakistano, Indonezio kaj Niĝerio, ĉu li sentas, ke la angla lingvo estas altrudita kaj ĉu li bezonas aŭ preferus Eon. Verŝajne li eĉ ne povus kompreni la sencon de tia demando. Pri la situacio de la angla lingvo en Svislando vd. http://www.planlingvoj.ch/files/ENGLISCHINDERSCHWEIZ.pdf.

germanoj, sed ankaŭ vjetnamoj, japanoj, rusoj kaj araboj neniam fariĝos angloj aŭ usonanoj; nek ili, nek iliaj lingvoj malaperos sed ekzistos ankoraŭ longe. Oni ne devas subtaksi la potencon de etnaj, naciaj aŭ gepatraj lingvoj, pri kiuj la popoloj ne volas rezigni – ŝajnas ke la e-istoj emas tion fari kun la fatala sekvo, ke ili samtempe supertaksas la realajn ŝancojn kaj perspektivojn de “komuna” lingvo. Se oni volas kritiki la “hegemonion” de la angla lingvo en la mondo en konkretaj situacioj, kion oni ja certe rajtas fari, oni prefere utiligu raciajn kaj inteligentajn rimedojn de la objektiva, neŭtrala kaj scienca analizado kaj argumentado (ekzemple laŭ la maniero de R. Phillipson30), se oni volas esti serioze konsiderata de la “ekstera” faka mondo.31 Kvankam de jaroj oni atentigas la esperantistojn, ke ili rezignu pri plumpa polemiko kontraŭ la angla lingvo kaj ridinda idealigo de Esperanto, en Eo-revuoj oni ĉiam denove povas legi similajn citaĵojn.32

5. Esperanto fariĝis samtempe komplico kaj viktimo de la radikala politika maldekstrismo kaj de la komunismaj ideologio kaj politiko dum la Malvarma Milito. Povas esti, ke la Eo-movado iusence apartenas al la ‘maldekstre’ orientita spektro de ideologiaj-politikaj-sociaj movadoj, reprezentante tipe ‘maldekstrajn’ ideoj kaj valorojn kiel justeco, egaleco, frateco, amikeco, paco, humanismo, neperforto, pli bona mondo, homaj rajtoj ktp. Nu, la evidenta aparteno de la Eo-movado al la maldekstra politika spektro33 en si mem ne estus tioma problemo aŭ kialo por lamenti, riproĉi kaj protesti. Pli tragika cirkonstanco estas, ke post la dua mondmilito Eo forlasis la originajn Zamenhofajn kaj Hodlerajn ideojn (ekzemple pri politika neŭtraleco), en Sovetunio jam post 1917, kaj komencis ne nur flirti kaj koketi kun la komunismaj reĝimoj kaj adapti sin al ili, sub kiuj la renaskiĝinta Eo-movado fariĝis integra parto kaj rekta instrumento de la ideologia-politika batalo de la Malvarma Milito por esti uzurpita de la komunismaj partioj kun la devo priservi la propagandon de la sovetia “imperiismo” (kiun tiel nomi estis kompreneble malpermesite kaj tabue en la koncerna landaro34). La pacifismo propagandata de la komunisma orienta bloko estis pura farso. Ĉiu infano en Oriento kaj Okcidento sciis, ke la socialismo estis altrudita de Sovetunio al la orienteŭropaj landoj kaj popoloj kaj ke socialismo signifis sovetian imperiismon. La oficialaj Esperanto-organizaĵoj de la orienta bloko aktive kaj propradecide subtenis tiun farson. La komunistoj bone sciis, ke el lingva vidpunkto la Eo-movado nenion atingos kaj havos nenian signifon (kaj tial ne estas danĝera), sed ke oni povas ĝin ideologie-politike ekspluati kaj misuzi kaj kontroli kaj subpremi ties anojn (kio ja ankaŭ reale okazis en la socialismaj landoj), ĉar ili estas lojalaj al la reĝimo, de kiu ili dependas ĉe la agnosko de siaj deziroj kaj celoj.35 Tiel, dum tiu periodo la Eo-movado en la socialismaj landoj fariĝis integra parto de la komunisma kaj parakomunisma sistemo, kun ĉiuj sekvoj kaj konsekvencoj (inkluzive de la kontrolado kaj prispionado de e-istoj fare de la sekretaj servoj). Okazis do, ke la e-istoj rekte prostituciiĝis ĉe la komunistoj, imitante kaj adoptante


30 Vd. Robert Phillipson: English-Only Europe? Challenging Language Policy. Routledge. London 2003. (Eo-traduko: Ĉu nur-angla Eŭropo? Defio al lingva politiko. UEA. Rotterdam 2004).
31 La plej aktualan polemikon ĉirkaŭ la angla lingvo vd. https://www.esperanto.de/node/206 kaj http://www.liberafolio.org/2013/germana-prezidento-volas-angligi-europon. 32 Ekzemple en La Balta Ondo/La Ondo de Esperanto, kiu kutimas blinde presi similajn artikolojn: „D-ro So Gilsu interesoveke parolis pri la bezonataj ecoj de Internacia Lingvo – facileco, perfekteco kaj aplikebleco – kiujn Esperanto havas tre kontentige, kaj kiujn malhavas naciaj lingvoj kiel la angla“. (http://sezonoj.ru/2014/04/233irano/#more-5417).
33 Kvankam ĝis nun oni ne povis pruvi, ke Zamenhof, la fondinto de la Eo-movado, estis ‘maldekstrulo’. Sed la Eo-movado evidente allogis multajn maldekstr(em)ulojn de plej diversaj koloroj (marksistojn, socialistojn, komunistojn, socialdemokratojn, anarkiistojn ktp.), moderajn, reakciajn, radikalajn, fanatikajn ktp. La gvidantoj de UEA ŝajne estis plej ofte maldekstruloj aŭ simpatiis kun tiu ideologia-politika tendenco. Kaj la Eo-aktivuloj en la socialismaj landoj ĉiukaze devis deklari aŭ deklaris sin socialistoj aŭ komunistoj (eĉ en kazoj en kiuj ili ne estis). Cetere, la menciitaj valoroj estas hodiaŭ akceptitaj kaj reprezentitaj en principo ankaŭ de kristandemokratoj kaj liberaldemokratoj, kvankam ili ne fanatike-ideologie propagandas ilin.
34 En ĉi tiu okazo necesas mencii, ke laŭ la ’Nigra Libro de la Komunismo’ (1997) estis kalkulitaj ĉ. 100 milionoj da pereintoj dum la komunisma periodo (inkluzive de Sovetunio, Ĉinio kaj ceteraj aziaj landoj; sole por Sovetunio estis kalkulitaj 20 milionoj kaj por Ĉinio 65 milionoj. La komunistoj mem prisilentis tiujn krimojn kaj ciferojn, ĝis kiam dum la gorbaĉova periodo de glasnosto kaj perestrojko ili povis esti publike traktitaj (dum en Ĉinio tiuj faktoj evidente estas daŭre tabuaj).
35 Ankaŭ post 1956 la komunismaj landoj povintus daŭrigi la subpremadon kaj malpermesadon de la Eo-movado, kiun ili faris sub Stalin, sed ial ili ne faris tion (escepte de Rumanio kaj Albanio, kie Eo havis malfacilan ekzistadon aŭ en iu momento estis eĉ reale malpermesita). Fakte, en GDR ĝis 1965 Esperanto-grupoj restis malpermesitaj. En Bulgario la pluekziston de la Eo-movado certe helpis la aktiva kontraŭfaŝisma agado, kiun kelkaj e-istoj praktikis en la 20-20aj jaroj. En Pollando probable dank’ al la personeco de Zamenhof, kiu estis proklamita kiel polo, la Eo-heredaĵo povis esti daŭrigita. En la aliaj socialismaj landoj mankis tiaj rektaj motivoj kaj konnotacioj. Krom tio, movado fondita de judo, kiu havas rilatojn kun la kapitalisma mondo, el la vidpunkto de ‘Moskvo’ estis suspektinda afero.


ilian skizofrenian, paranojan kaj eraran politikan-ideologian doktrinon, kiun ili heredis de la leninismo kaj stalinismo (temas ne nur pri sistemismaj mensogado, falsado, intrigado, manipulado, hipokritado, sed precipe ankaŭ pri la sistemismaj cenzurado, malpermesado kaj persekutado de kritikantoj kaj personoj kun aliaj opinioj, ktp.). Ankaŭ ĉiuj e-istoj, kiuj ne kunkantis la melodiojn de la reĝimo kaj ne konformis al la ideoj, atendoj kaj postuloj de la totalisma ŝtato, spertis diversspecajn diskriminaciojn kaj malavantĝigojn, eĉ subpremadon kaj persekuton. Do, por eviti problemojn, por la homoj estis pli facile kaj pli oportune kunkanti la oficialajn melodiojn kaj konduti politike-ideologie konformisme, hipokrite aŭ indiferente. Tiun lojalan kunkantadon praktikadis dum jardekoj ankaŭ la oficialaj Eo-asocioj de la t.n. socialismaj landoj, kiuj estis politike-ideologie ‘egalŝaltitaj’. La fatalaj sekvoj de la funkciado de tiu konduto aŭ sinteno estas sentebla ankoraŭ nun en iuj Landaj Asocioj de la iama orienta bloko, ĉar pluraj aktivuloj el la komunisma tempo restis aktivaj en ili (ekzemple en Pollando, kie la renoviĝo de la Eo-movado estas malhelpata de tiuj aktivuloj). E-o estis eĉ lingve politikigita, manipulita kaj misuzita, alprenante specifan frazeologian karakteron (vd. ekzemple la lingvaĵon kaj terminologion en la gazetaro kaj publico de la Eo-movado de la socialismaj landoj).36 En la okcidenta Eo-movado oni ofte ne sufiĉe konsciis aŭ interesiĝis pri tiuj malfacilaj politikaj cirkonstancoj kaj problemoj en la orienta bloko aŭ prisilentis ilin, kaj eĉ toleris kaj apogis ilin en la (falsa) kredo, ke la Eo-movado en la socialismaj landoj fartas bone kaj kun la (falsa) entuziasmo, ke tie okazas unika apogado de E-o fare de la ŝtato.37 La (rekta aŭ malrekta) kompliceco kaj lakeeco de la Eo-movado lige al la komunismaj reĝimoj signifis ne nur la materian dependecon de la komunismaj partioj, kies alpendaĵo (satelito) ĝi fariĝis en la koncernaj landoj, sed ankaŭ plenan spiritan, mensan, intelektan kaj ideologian sklavecon. La t.n. “kolektivaj membroj” de la tieaj Landaj Asocioj de UEA servis kiel statistoj por demonstri la amasan karakteron de la Eo-movado, kiu havis krom propaganda ankaŭ turisman utilon kaj kiuj esence funkciis kiel instrumento por ricevi, krom la necesan financon flanke de la ŝtato, la maksimuman nombron de delegitoj en la komitatoj de UEA kaj TEJO kaj per tio ankaŭ certan politikan influon en la internacia Eo-movado. Kvankam en tiuj komitatoj sidis ne malmultaj maldekstruloj, kiuj parte simpatiis kun la socialismo, la subfosado de la internacia Eo-movado fare de ‘Moskvo’ tamen ne sukcesis, unue ĉar la Eo-movado rezistis tiun eventualan klopodon kaj due verŝajne pro tio, ke la Eo-movado malgraŭ ĉia universaleco kaj ideologia parenceco ne estis sufiĉe interesa por la estroj de la komunismaj tendaro, kiu malfidis kaj suspektis la Eo-movadon kiel instrumenton de la okcidentaj propagando kaj subfosado.38 Por la ŝtata ‘apogo’ de la Eo-movado, kiun kelkaj movadanoj ankoraŭ nun gloras, la e-istoj do devis pagi la altan prezon de la mallibereco kaj ideologia-politika kuratoreco.39 Post la falo de la komunismo, al kiu la Eo-movado ne estis pretigita, tiuj amasaj membraroj preskaŭ komplete elvaporiĝis,40 la ŝtato ĉesis subteni kaj subvencii la Eo-organizaĵojn, do la Eo-movado perdis siajn homajn kaj materiajn resursojn. Kaj la ŝajnaj ideologiaj sponsoroj de la Eo-movado (kiel M’Bow, Chandra) ankaŭ malaperis. La iama pompa Eo-“bastiono” komencis degeneri ĉiurilate, Eo mem malfortiĝis, malaktualiĝis, marĝeniĝis kaj preskaŭ forgesiĝis (krom eble en Pollando, kie de tempo al tempo la registaro kaj parlamento memoras kaj honoras Eon, kiun ĝi flegas kiel polan heredaĵon). Povas esti, ke Eo en orienta Eŭropo ankaŭ parte diskreditiĝis ĉe vastaj tavoloj kiel “komunisma afero”. Sed plej verŝajne ĝi simple ne plu estas aktuala temo. La restantaj kernaj aktivuloj, kiuj agadis jam en la 50-80aj jaroj, iuj eĉ jam en la 20aj jaroj (kiel en Bulgario), kaj kiuj intertempe maljuniĝis kaj seniluziiĝis pri la epokfara politika turniĝo, kiu por ili venis neatendite kaj estis tute fatala, ne plu povis helpi restaŭri kaj revivigi la movadon, kiu estis kondukita en la krizon kaj abismon. Ĉar la Eo-movado, daŭrigante la saman strategion kiel antaŭ 1990, nenion lernis de la historio kaj de la eraroj de la pasinteco, la e-istoj komencis ripeti la samajn fatalajn erarojn kun aliaj komunismaj landoj kiel Ĉinio, Vjetnamio kaj Kubo, kiujn ili naive adoras kaj flatas kiel apogantojn de E-o en eĉ pli groteska kaj


36 Pri ĉi tiu specifa lingvaĵo mi okupiĝis ankaŭ en mia (germanlingva) studo pri la ideologia-politika karaktero de Eo en GDR (vd. www.planlingvoj.ch).
37 La ĉefa orientgermana apostolo de tiu kredo, ke la socialisma ŝtato unike apogis Eon, D. Blanke, publike rakontis tion al la e-istoj ankaŭ post 1990, tiel ke eĉ la okcidentgermana propagandisto U. Lins ne sufiĉe kritike reproduktis tiun plumpan propagandaĵon en siaj prelegoj (eventuale kun cinika-ironia subtono dirante ke en la okcidento oni ofte ĵaluzis la “prosperan” kaj “allogan” situacion de la Eo-movado en la soclandoj, kie ĝi “ĝuas” altgradan apogon fare de la ŝtato). Vd. http://www.fenske.exequtive.de/ea/2006/ea2006_3_2.pdf, p. 11. La altgrada naiveco de tia interpretado estas evidenta kaj ne bezonas plian komenton (supozeble temas pri restaĵo de la apliko de ‘duobla moralo’).
38 Precipe flanke de Usono, kiam Tonkin estis prezidanto de UEA, kaj flanke de Israelo, kiam Wandel estis prezidanto de TEJO. Ankaŭ okcidenta Germanio, kie la E-movado estis relative forta, estis kaŭzo por malfido.
39 Kiel konate, la Eo-movado en Sovetunio havis malfacilan ekzistadon kaj la ŝtato nur malvolonte apogis ĝin, dum en PL, HU kaj BG ĝi estis integra parto de la komunisma sistemo, kiu ‘apogis’ sed ankaŭ kontrolis ĝin.
40 De iamaj oficiale deklaritaj po 10’000 membroj Pola Eo-Asocio havas ankoraŭ 820, Bulgara Eo-Asocio 140 kaj Hungaria Eo-Asocio 130 membrojn. De la ĉ. 2000 membroj de GDREA nur malmultaj transiris al GEA.

sensenca maniero ol en la kazo de la orienteŭropaj landoj antaŭe kun la espero ricevi iliajn atenton, agnoskon kaj ordenojn (kiel en Hanojo 2012). Sed la e-istoj eĉ ne rimarkis, ke tiu ŝajna apogo flanke de tiuj problemŝtatoj povas nutri nur novajn vanajn iluziojn, kiel montris tiuj landaj ekzemploj. Do, anstataŭ perdi sian tempon por obsede paroli pri “la misuzo de la lingva potenco” (Tonkin41), kaŝe celante kaj kondamni la anglan lingvon, oni prefere parolu pri la misuzo kaj uzurpado de E-o fare de totalismaj reĝimoj (kiel nacisocialismo kaj komunismo), kiel tio okazis en la pasinteco. Sed tio evidente estas embarasa afero por la Eo-movado, kiu preferas rigardi ‘antaŭen’. Entute, multaj aspektoj kaj trajtoj en la ideologio, propagando, strukturo, mentaleco kaj praktiko de la Eo-movado parte iel okulfrape rememorigas iujn trajtojn de la ideologio, propagando, strukturo, mentaleco kaj praktiko de la marksisma-leninisma kaj komunisma movado en la iamaj socialismaj landoj.


6. La Esperanto-movado faris nenion esencan kontribuon al la paco, nek al la homaj rajtoj, kaj la lingva problemo ne estas solvebla per Esperanto. Povas esti, ke la ideo de la internacia planlingvo iusence estas ideologie ligebla al la sferoj de homaj rajtoj kaj pacagado, kvankam oni povas dubi pri la valideco de tiu paradigmo. Kvankam en Eo-medioj oni de tempo al tempo volonte fieras, ke oni apogas la homajn rajtojn kaj ke ekzistas ĉi-koncerna paragrafo en la asociaj statutoj, la vero estas, ke la Eo-movado, unuavice UEA, fakte kontribuis nenion esencan, konkretan aŭ signifan al la homaj rajtoj, nek al la monda paco mem, nek al starigo de pli justa internacia ordo, nek al la evito de militoj, ktp. ĝis nun.42 Eble nur teorie, sed eĉ pri tio oni povas dubi.43 La Eo-movado ankaŭ neniam ricevis iun homrajtan premion, por kiu oni proponis ĝin, kio indikas, ke la Eo-movado havas neniajn meritojn pri homaj rajtoj.44 La malo estas la kazo: La Eo-movado fariĝis la komplico de registaroj, kiuj subpremis kaj lezis la homajn rajtojn (ĉefe nacisocialismo kaj komunismo, sed ankaŭ Irano k.s.). Dum la Malvarma Milito ekzemple la revuo ‘Esperanto’ de UEA neniam levis sian voĉon aŭ proteston kontraŭ la lezitaj homaj rajtoj ie ajn, plej laste en la orienta bloko mem, kie la Eo-movado iom furoris kaj ‘ĝuis’ ŝtatan apogon (vd. punkton 5). La propagando de la komunisma bloko, kiun la esperantistoj volonte kredis kaj imitis, abunde parolis kaj skribis pri paco kaj libereco, demokratio kaj progreso, socia justeco, bonfarto kaj brila estonteco, kaj pri amikeco inter la popoloj. La realeco estis tute alia: En la koncerna landaro regis fragila paco, kiu estis konstante en danĝero pro tio, ke ofte la tempo estis matura, por ke povu eksplodi popola ribelo (1953, 1956, 1968, 1981, 1989), eble eĉ la katastrofo de atommilto, per kiu la komunisma propagando daŭre timigis la homojn. Regis mallibereco kaj politika subpremado de kritikantoj, regis diktaturo de unu politika partio, kiu toleris nenies alian opinion, regis teknologia subevoluinteco kaj ekonomia malprospero, regis profunda amasmalriĉeco (la monon valoris neniom), sistema ekspluatado kaj drasta jura maljusteco en plej diversaj sferoj kaj rilatoj. La homaj rajtoj estis grandskale lezataj. La perspektivoj pri la estonteco fariĝis pli kaj pli malhelaj, tiel ke sennombraj homoj forlasis siajn landojn por serĉi la feliĉon aliloke, plej draste en GDR, kiu estis blufe kaj mensoge prezentita de la registaro kvazaŭ kiel paradizo surtera. En Hungario estis registrita la plej alta nombro de suicidoj. Diversaj grupoj rande de la socio kiel ciganoj kaj mense kaj korpe handikapitoj vivis pli maldigne ol bestoj. La deviga interpopola amikeco en la realeco signifis malamon inter la popoloj de la socialisma bloko (poloj-rusoj, germanoj-poloj, ĉeĥoj-slovakoj, hungaroj-rumanoj, kroatoj-serboj, bulgaroj-ĉiuj najbaroj, ktp.). Soldatoj estis traktitaj kiel brutaro kaj povis esti mortigitaj kiel muŝoj. Ktp. ktp. Ĉion tion la esperantistoj evidente kredis aŭ ignoris, kaj se ili konsciis pri tiuj problemoj, ili ne protestis sed preferis silenti por ne provoki la komunistojn. Se oni tamen ‘utiligis’ la homajn rajtojn kiel argumenton, aŭ ‘armilon’, tiam en la socialismaj landoj oni faris tion kutime en ideologie unuflanka, tordita kaj misuzita maniero, nome kiel propaganda kampanjo kontraŭ la “faŝismo” kaj la “lezado” de la homaj rajtoj en la kapitalismaj landoj, dum la lezadon de la homaj landoj en la propra tendaro (kie ĝi oficiale ne ekzistis) oni prisilentis, ĉar la gazetaro ne rajtis skribi pri tiu temo kaj publike oni ne povis diskuti pri ĝi). La oficiala Eo-movado silente, senkritike kaj hipokrite apogis tiun politikon, kio estis eraro. Ili


41 Pri kiu oni ne scias, ĉu li mem estas komunisto aŭ liberalulo.
42 La helpo al e-istoj kaj la Zamenhof-familio dum la unua kaj dua mondmilitoj nome de la ĝeneva sidejo de UEA (H. Jakob) kaj al hungaraj rifuĝintoj en 1956 fare de aŭstraj e-istoj estis escepto, kaj inicatoj de privatuloj.
43 Kiel ekzemplon de romantika kaj naiva prezento de laŭdiraj meritoj de Eo sur la kampoj de la humanismo, pacismo kaj neperforto vd. http://www.globaleducationmagazine.com/esperanto-kaj-neperforto. Estas vere, ke pacismo estis populara afero antaŭ la unua mondmilito, kaj estas vere, ke la Eo-movado estis per kelkaj ekzemploj kaj personoj iomete ligita al ĝi (vd. http://www.bildarchivaustria.at/Pages/Praesentation.aspx?p_iAusstellungID=12855949&p_iCollectionID=-1).
44 En la Unesko-rezoluco pri Esperanto de 1954 kaj 1985 la vorto “paco” mankas, kio signifas ke Unesko ne agnoskas la Esperanto-movadon (aŭ UEA) kiel movadon de la paco.

ignoras, ke en Ĉinio, Vjetnamio kaj Kubo la homaj rajtoj estas grandskale lezataj, ke tie la homoj eĉ ne havas liberan aliron al la interreto, kiu estas severe cenzurata de la komunismaj registaroj, kiuj toleras nenian liberecon de la penso, diro kaj skribo. Ĝis hodiaŭ, en Eo-medioj ekzistas aktivuloj, kiuj konsideras la homajn rajtojn kiel propagandaĵon de la Okcidento, dum ili silentas pri la evidenta lezado de la homaj rajtoj en certaj problemŝtatoj de ili ideologie preferataj, favorataj kaj adorataj. Same pri la paco. En la komunismaj landoj mem, kie multaj e-istoj sentas/is sin “pacbatalantoj” aŭ “pacapostoloj”, la nocio de la paco estis misuzita por la ideologia kaj politika propagando kontraŭ la “militema” kaj “agresema” “klasmalamiko”.45 Bedaŭrinde, ankaŭ la Eo-movado kunludis tiun ludon kaj lasis sin enplekti en tiujn farojn. Do, la eventualaj intencoj aŭ ambicioj nomi la Eo-movadon pacmovado aŭ movado por homaj rajtoj devas esti kontestataj, eĉ rifuzataj.46 La bizara kaj hipokrita retoriko pri paco, amikeco kaj amo47 de la Eo-movado (ekzemple en la multe tro sloganecaj rezolucioj48 kaj en diversaj publicaj artikoloj), kiu definitive malkaŝis la veran karakteron de la koncernaj aŭtoroj, servis esence nur kiel oportunisma preteksto kaj estas, post la praktikaj spertoj kun la komunismo, baze diskreditita. Lige kun la demandoj pri paco kaj homaj rajtoj (kiuj estas integra parto de la internacia juro, kies aktojn subskribis eĉ ŝtatoj, kiuj sisteme lezas la homajn rajtojn), la Eo-movado ankaŭ ne povis, ne povas kaj ne povos solvi la “lingvan problemon” en la mondo pere de Esperanto au simila planlingvo. Ĉiuj ĉi-specaj ambicioj kaj pretendoj devas esti konsiderataj kiel altgrade naivaj, fikciaj, blufaj kaj utopiaj, kaj ĉi-rilataj rezolucioj kaj manifestoj estas nenio alia ol ‘morala fabelo’ (vortoj de V. Havel en la kunteksto pri komunismo). La (lingva) maljusteco en la mondo plej verŝajne ne dependas de la “lingva problemo” (kiu estas sufiĉe nebula kaj arbitra koncepto), nek de la angla lingvo. La “lingva problemo” ankaŭ ne estas solvebla per la enkonduko de E-o. Verŝajne plej bone ĝi povas esti solvita en multetna kaj multlingva ĉirkaŭajo, en kiu per taŭgaj leĝoj povas esti atingita ekvilibro inter la uzado de la lingvoj. La “lingva problemo” estas intime ligita kun la “etna problemo”. Certe, la “lingva problemo” estas ankaŭ problemo de la kulturo kaj mentaleco (aŭ pensmaniero kaj sinteno), do de la preteco akcepti fremdulon, de la toleremo, respekto, interesiteco kaj ŝato rilate al alia etnano/lingvano. Se ekzemple serba esperantisto ne ŝatas albanan esperantiston, ĉar li estas albano, kaj inverse, ktp., oni ne povas multe helpi solvi la konflikton. Do, la lingva paco verŝajne plej bone prosperis kaj prosperas sub la kondiĉoj de ĝenerale akceptita multlingveco kaj multlingvismo, kaj se la etnaj-lingvaj grupoj vivas aparte, t.e. ne tro miksite (kiel en Svislando!).49

45 Fronte de tiu ‘pacagado’ aktivis la agresema komunisma Mondpaca Esperantista Movado (MEM), kiu estis la neoficiala (aŭ kvazaŭ-oficiala) pacmovado de la Eo-asocioj en la socialismaj landoj, eble eĉ de la internacia Eo-movado mem, kaj kiu unuflanke polemikis kontraŭ la Okcidento.
46 PS. Kompare kun la Eo-movado, kiu grandparte disfalis kaj malfortiĝis post la periodo de la Malvarma Milito kaj praktike perdis sian signifon, la internacia pacmovado ŝajne sukcesis iel savi kaj kvazaŭ reinventi sin pere de novaj engaĝiĝoj sur la kampoj de la likvido de la Apartheid-reĝimo en Sudafriko, de la malarmado, de la opozicio kontraŭ la dua golfmilito kaj la militoj en Kosovo kaj Irako. Unuopaj kampanjoj direktis sin kontraŭ la nuklea milito kaj por la malpermeso de landminoj kaj alispeca terura municio. Ĝi eĉ lanĉis novan konstitucian projekton por EU. Do, evidentiĝis, ke mortintoj kiel la pacmovado vivas pli longe. Ne nur maldekstraj grupiĝoj partoprenis la agadon de la pacmovado, sed ankaŭ ekleziaj, kuracistaj, socialaj, ekologiaj, virinaj kaj aliaj. Verŝajne ankaŭ unuopaj e-istoj estis/as envolvitaj en iuj aktivecoj de la pacmovado, tiel ke kelkfoje ankaŭ la Eo-movado aperis en la nebulo de la pacmovado.
47 Eĉ ĉi tiu en si mem laŭdinda filmo http://www.youtube.com/watch?v=bimlDYMvC-o oni ligas Eon nocioj kiel "espero", "estimo", "egaleco", "libereco", "pacienco", kaj en sia disertacio pri Baudouin de Courtenay (1997, p. 140) R. Budziak ligas la ideon de Eo kun "libereco“, "egaleco“ kaj "frateco“, "poliitka kaj religia toleremo“ kaj "proteksto de minoritatoj“ kaj "antirasismo“. Oni povas forte dubi pri la vereco pri tiuj treoriaj asertoj.
48 Ŝajnas, ke la e-istoj lernis tiun bizaran stilon de rezolucioj de UN, Unesko kaj de komunismaj landoj, kie oni kutimis verki similajn platonajn tekstojn pri paco, interpopola amikeco, humanismo k.s. Ekzemplo de rezolucia eksceso estas trovebla sub http://www.uea.org/dokumentoj/UN/plurlingvismo.html. Proponojn kaj modelojn kiel pli racie verki Eo-rezoluciojn la aŭtoro prezentas en la suba aldonaĵo al ĉi tiu hipotezaro. La bizara reago al iu el mia kritiko pri la pasiveco de la komitato de UEA, montras la sintenon, ke en la Eo-movado ŝajne devas regi ia reliegieca interhoma amo estas disvastigata ankaŭ inter iuj Eo-individuoj mem, kiel montras ĉi tiu ridinda komento al mia kritiko pri la pasiveco de la komitato de UEA: http://www.liberafolio.org/2009/jose-antonio-vergara-volas-havi-pli-da-debaroj-en-la-komitato#1360349063830559.
49 Ekzemploj kie la “lingva problemo” estas pli malpli solvita, estas Svislando, eble Kanado, Hispanio kaj Belgio (kun rezervoj). Eĉ sur la hindia subkontinento oni atingis, ke ĉiu koncernita ŝtato havas sian oficialan lingvon (Pakistano – la urduan, Hinda Unio – la hindian kaj Bangladeŝo – la bengalan). En pasintaj grandaj multetnaj regnoj (kiel Romia Regno, Ruslanda Imperio, Habsburga Monarkio kaj Turka Imperio en principo ne ekzistis lingva problemo, ĉar ĉiu etno povis libere uzi sian lingvon (krom en periodoj de lingva ŝovinismo) - kaj la anoj de tiuj etnoj ĝenerale scipovis plurajn lingvojn samtempe). Principe ankaŭ en Jugoslavio la lingva problemo estis solvita, sed ĝin detruis naciismaj ideologoj). Ktp. Ankau en Estonio ne ekzistas aparta lingva problemo, kvankam la estonoj ĝenerale ne ŝatas la rusojn. Nur tiuj, kiuj ne volas akcepti kaj lerni la lingvon de alia, havas problemon. EU favoras la multlingvismon, kaj tio estas la sola ebla politiko, ĉar alia politiko ne estas aplikebla kaj kondukus al lingva diktaturo.

7. Neŭtraleco estas dubinda koncepto en la kazo de la lingvo Esperanto, kaj neŭtraleco apenaŭ ekzistas en la kazo de la Esperanto-movado. Povas esti, ke la koncepto de la neŭtraleco taŭgas por Esperanto por diferenciĝi de la (‘ne-neŭtralaj’) etnaj lingvoj. La neŭtraleco estas konsiderata de la e-istoj kiel centra integra dogmo de la esperantismo kaj la neŭtralismo estas la centra dogmo en la ideologio de la Eo-movado. La ‘Eo-neŭtraleco’ do esence rilatas al: 1. Neŭtrala lingvo. 2. Neŭtraligo de interetnaj rilatoj. 3. Neŭtrala movado. Fakte, laŭ kutimaj jura, politika, filozofia kaj sociscienca komprenoj de neŭtraleco, tiu koncepto ne ekzistas rilate al lingvo, do neŭtrala lingvo formale ne ekzistas kaj laŭ mia scio ne estas agnoskita de la lingvoscienco, do ĝi estas nebula kaj sekve dubinda ideologia koncepto, mito, kiu eble servas kaj taŭgas kiel propaganda etikedo.50 En la kazo de E-o lingva neŭtraleco ankaŭ ne ekzistas, ĉar Eo estas unuflanke latinida kaj hindeŭropa. Due: Neŭtraligo de interetnaj rilatoj pere de iu (neŭtrala) lingvo estas eĉ pli altgrada nebula kaj fantazia (aŭ idealisma) imago, kiu kreskis en la cerbo de Zamenhof (“neŭtrale-homa” lingvo, religio, etiko, popolo ktp.). Do, neŭtraleco restas konsiderebla koncepto nur en la kazo de la neŭtraleco de iu organizaĵo, ekzemple UEA. Sed kiel montrite supre, pro politikaj kaj ideologiaj kaŭzoj la Eo-movado ne povas esti konsiderata kiel strikte neŭtrala. De iure (t.e. laŭstatute) eble jes, sed de facto (t.e. en la historia praktiko) ne. Konkrete, neŭtraleco signifas, aŭ povas signifi neenmiksiĝon en la internajn aferojn de iu ŝtato, ne preni vidpunkton pri politikaj aferoj aŭ ne partopreni en milito je ies flanko. Kvankam la Eo-movado, proklamante sin politike neŭtrala, klopodis ekvilibrigi siajn rilatojn kun diversaj landoj kaj ideologiaj blokoj, okazigante siajn kongresojn foje en Okcidento, foje en Oriento, la politikaj simpatioj de la Eo-movado ŝajne estis unuflankaj, nome klare maldekstrismaj kaj tendencis al la simpatio pri komunismaj kaj triamondaj landoj, kiuj siaflanke ŝajne montris iun simpation al E-o. Krom tio, la Eo-movado tro forte alkroĉiĝis al la bonvolo de potenculoj (kaj diktatoroj) de la mondo, por ricevi ilian apogon kaj agnoskon por Eo, kvankam la Eo-movado devis en principo, laŭ Zamenhof, stari flanke de la ‘simplaj kaj subpremitaj homoj’. Per tiu hipokrita sinteno la Eo-movado perdis ne nur sian (politikan) neŭtralecon, sed kvazaŭ ankaŭ sian kredindecon kaj sian moralan ‘senkulpecon’. Alia problemo de la tiel aplikita neŭtraleco estis, ke la ‘oficiala’ (aŭ “politike korekta”) Eo-movado nenion konkretan faris aŭ povis (kapablis, volis) fari por la fortigo de la paco kaj por la defendo de la homaj rajtoj aŭ kontraŭ la diskriminacio de etnoj, rasoj, religioj ktp. en la unuopaj ŝtatoj, ĉar tio signifus alpreni unuflankan politikan vidpunkton, enmiksiĝi en la internan politikon de la landoj kaj kolizii kun la neŭtraleco.51 La neŭtraleco de la Eo-movado estas ankaŭ dubinda, ĉar Esperanto estis uzurpita de plej diversaj ideologiaj movadoj (de UEA ili estas nomitaj “fakaj asocioj”), kiuj utiligas Eon por siaj propraj ideologiaj celoj. Do, la neŭtraleco de la oficiala Eo-movado povas signifi maksimume pseŭdo-neŭtralecon, kaj ĝiaj realaj praktikado kaj aplikado kaj ties konsekvencoj devos esti pli profunde reanalizataj. La paragrafo 5 de UEA pri neŭtraleco kaj homaj rajtoj do estas pura farso, kiu en principo havas neniun sencon krom por formale plaĉi al UN, Unesko kaj EU kaj povas esti forstrekita, ĉar ĝi funkcias nur kiel ruza propaganda truko por politike oportunisma sinteno kaj por maski la veran karakteron de la Eo-movado, kiu perdis sian originan neŭtralecon. Cetere, neŭtraleco ne signifas, ke oni devas silenti pri krimoj plenumitaj lige kun la malrespektado al la homaj rajtoj, kiujn oni celas defendi; male, por resti kredinda kaj efika ĉi-rilate, oni prefere honeste kaj kuraĝe emfazu la ekzistantajn problemojn.52

50 Nu, ankoraŭ la fama lingvisto Jan Baudouin de Courtenay (+1929) parolis pri la neŭtraleco de la planlingvoj. Modernaj interlingvistoj rilatas kun distanco al la kompreno de Eo kiel neŭtrala lingvo. En pli novaj kontribuaĵoj ekzemple de D. Blanke la nocio de la neŭtraleco eĉ ne plu aperas, ĉu konscie ne estas konate.
51 La reala praktiko en UEA kaŭzis eĉ groteskajn situaciojn: Se ne nepre necesis aŭ se ne estis oportune, ekzemple en Kubo, Vjetnamio, Ĉinio ktp., kie laŭ la pritakso de diversaj sendependaj homrajtaj asocioj la homaj rajtoj estas draste, grandskale kaj sisteme lezataj, UEA-funkciuloj evitis entute mencii la homajn rajtojn en siaj politike eble korektaj sed tamen supraĵaj kaj profunde malhonestaj oficialaj paroladoj, probable por ne kaŭzi problemojn aŭ skandalon surloke. Aliflanke, en interreto cirkulas malferma letero subskribita de la nuntempa UEA-prezidanto, kiu devenas el Hindujo kaj kiu laŭ mia scio estas komunisto el Bengalio, en kiu oni kritikas la farojn de la centra registaro en Nov-Delhio direktitajn kontraŭ etnaj minoritatoj en la montaro. En Vjetnamio, kie UEA kongresis en 2012, la UEA-prezidanto ne sentis la bezonon kritiki la vjetnaman registaron, kvankam ĝi lanĉis analogajn subpremajn agadojn kontraŭ etnaj minoritatoj en la montaro. Ĉu Dasgupta entute ankaŭ publike esprimis personajn vidpunktojn pri aktualaj tiklaj temoj, kiuj rilatas Hindan Union, ekzemple la malriĉeco, ekologio, nuklea armado, stato de virinoj kaj minoritatoj, rilatoj kun najbaroj, politiko en Bengalio, ktp. ne estas konate al mi. Pri P. Dasgupta kaj la homaj rajtoj ĝenerale vd. http://www.liberafolio.org/2010/rimarkinda-prezidanto kaj http://www.esperantio.net/index.php?id=1288).
52 Ĉi tiun dilemon kun la politika neŭtraleco alfrontis ankaŭ Svislando, kiu dum la Malvarma Milito estis oficiale neŭtrala, sed en la praktiko reprezentis la vidpunktojn de la Okcidento (kio cetere estus tute prava).

8. Interlingvistiko ne estas sufiĉe serioze konsiderata de la scienca mondo, inter alie ĉar ĝi tro servis kiel propaganda instrumento por pravigi la laŭdiran superecon de Esperanto. Povas esti, ke la interlingvistiko kaj esperantologio estas nova scienco por la artefaritaj kaj planitaj lingvoj. Interlingvistiko (inkluzive de la esperantologio)53 ne sukcesis reale establiĝi kiel scienca aŭ akademia branĉo de la lingvistiko (kiel germanistiko, romanistiko, slavistiko, socilingvistiko ktp.), ĉar ĝi evoluis grandparte ekster la universitatoj, ĉar pri ĝi okupiĝis tro multaj pseŭdolingvistoj kaj -sciencistoj neprofesie, ĉar ĝi estis tro ligita kun la propagando kaj subjektiva pravigo de la “supereco” de la lingvo Esperanto kaj ĉar ĝi grandparte ignoris la gravajn aktualajn fluojn kaj tendencojn en la lingvo- kaj literaturo-scienco, kio estis eraro, tiel ke la interlingvistiko restis izolita inter la sciencaj fakoj. Do, la okazoj serioze trakti tiun temon kadre de la establitaj fakoj kiel (soci)lingvistiko, sociologio kaj (lingvo)filozofio esence estis maltrafitaj, kaj la strebo esti konsiderata kadre de la aplikita lingvistiko restis grandparte senrezulta. Ofte okazis, ke la verkaĵoj de interlingvistoj estis ignoritaj ekster la interlingvistiko. Neniu grava universitato disponas memstaran katedron, kie oni povus studi kaj doktoriĝi pri interlingvistiko,54 kaj preskaŭ neniu universitata profesoro-neinterlingvisto en la mondo sentas sin kompetenta pri esperantologio kaj interlingvistiko kaj deziras okupiĝi pri tiuj fakoj.55 Pro la manko de scienca substanceco kaj pro la altgrada spekulada kaj fantazia karaktero de tiuj fakoj, interlingvistiko kaj esperantologio ne povis sufiĉe serioze esti konsiderataj de la scienco kaj devis resti kondamnitaj al vegeta ekzisto kiel efemera pseŭdoscienco de lingvistikaj amatoroj kaj sektuloj, en multaj kazoj sen ajna scienca signifo, aŭ valoro. En la Eo-movado interlingvistiko, scienceco kaj scienca laboro estis eĉ ofte sabotitaj, torpeditaj kaj diskredititaj fare de antisciencistoj favore al mistikaj kaj kontraŭ-sciencismaj tendencoj. Nur aserti: „Interlingvistiko estas nova scienco” kaj postuli: „Enkonduku internacian neŭtralan planlingvon (kiel Eo) kaj la lingva problemo estas solvita“ aŭ proklami: „La Esperanta lingva komunumo povas esti rigardata kiel mikromodelo de optimala lingva komunikado” aŭ: “Eo plenumas la kondiĉojn de kulturlingvo”56 ktp. evidente ne sufiĉis kiel sciencaj argumentoj, kiuj volas esti vaste kredindaj kaj agnoskitaj de la politiko, kaj impresis tro propagandocele. La interlingvistoj eble formulis diversajn interesajn ideojn kaj difinojn pri planlingvaj aferoj, sed iliaj ideoj ne estis pensitaj ĝis la fino, aŭ elĉerpiĝis, kun ĉiuj konsekvencoj, kiujn ili povus havi. Oni ne kapablis establi ĝenerale akceptitan propran sciencan teorion, planlingvan modelon aŭ novan lingvistikan skolon.57 Escepte de kelkaj malmultaj konataj modernaj lingvosciencistoj (kiel Schuchardt, Couturat, Baudouin de Courtenay, Jespersen, Troubetzkoy, Sapir, Debrunner, Funke, Ölberg, Mangold, Meillet, Hagège, Eco k.a.), la cetera grandparto de lingvistoj, sociologoj kaj filozofoj en la mondo rilatis indiferente aŭ negative al planlingvistiko kaj ignoris Eon kaj esperantologion kiel “quantité négligeable”,58 despli ke la e-istoj permesis al si la fatalan eraron kaj akre atakis, kulpigis kaj kondamnis la lingvistojn pri ties ignora aŭ negativa sinteno. Tiel okazis, ke esence nur e-istoj konsistigis la rondon de la malmultaj “interlingvistoj” kiel ‘scienca bastiono’ de la Eo-movado. Tro longe la interlingvistiko troviĝis sub la monopolisma kontrolo de malmultaj dominaj figuroj, kiuj volis mem influi, difini kaj regadi la aferojn, ignorante ĉian kritikon, ĉian proponon, ĉian konsilon, sufokante aliajn opiniojn kaj evitante tiklajn (politikajn) temojn. Post ilia malapero oni devas antaŭvidi dezerton kaj diluvon. Post kiam ŝajne ĉio estis dirita pri planlingvoj, la temo evidente perdis sian aktualecon, la intereso pri tiu temo draste ŝrumpis kaj nuntempe estas preskaŭ nula, ankaŭ kaj precipe en universitataj medioj. Ĉar la interlingvistoj nenion lernis el siaj eraroj kaj el la historia sperto, ili restis same unuflankaj, subjektivaj,


53 Cetere, M. Wandruszka prezentis ankoraŭ aliajn komprenojn, difinojn kaj konceptojn de interlingvistiko, sed multe pli poste ol Meysmans, Wüster k.a.
54 Ĉar mankas memstaraj katedroj pri interlingvistiko aŭ esperantologio, doktoriĝi pri tiuj fakoj evidente eblas nur kadre de fremdaj fakoj, kondiĉe ke la koncerna profesoro sentas sin kompetenta pri tiu kampo kaj apogas la doktoriĝon pri tia temo (kio ŝajne estas tre malofta kazo).
55 Ĉi tiun problemon la aŭtoro persone lastatempe spertis ĉe pluraj universitatoj en Germanio kaj Svislando (nome Leipzig, Basel, Bern), kie neniu profesor-in-o estis interesita aŭ preta okupiĝi pri lia disertacia projekto pri la historio de interlingvistiko, inkluzive de la socilingvistiko en Berno.
56 Vd. D. Blanke en Trends in Linguistics, 1989, p. 82, kaj en Sprachraum Europa – Alles Englisch oder...? (Frank&Timme) 2011, p. 174-6.
57 La teorio pri la propedeŭtika valoro de E-o (predikita unuavice ne de interlingvistoj, sed de iuj idealismaj instruistoj kaj pedagogoj) eble estis interesa sugesto, kiu ŝajne tamen ne estis sufiĉe konvinka. La ideo de kelkaj (sovetiaj) planlingvistoj enkonduki E-on ĉe la proletaro aŭ diskuti ĝin lige kun la unueca lingvo de la fora komunisma estonteco fiaskis jam en la stalinisma tempo, kiam la Marrismo estis disbatita, kaj ankaŭ post la dua mondmilito ne plu povis esti diskutita en la socialismaj landoj.
58 Ekzemple la eksGDR-lingvisto M. H-J. Mattusch, kiu ŝajne havis iun simpation por E-o, traktis ĝin en sia libro (Peter Lang 1999) en la kunteksto kun „interstelaj komunikiloj”, sciencfikcio kaj klingona lingvo.

arogantaj, betonaj kaj blindaj kiel pli frue, kaj fanatike ripetas en siaj tedaj publicaĵoj la samajn dubindajn argumentojn de hieraŭ, kiuj hodiaŭ grandparte perdis sian kredindecon, ĉar mankas ajna praktika rilato al iliaj teorioj. Konklude: La vaste ekzistanta profesia diletanteco, la ekstremaj individuismo kaj egocentrismo, la agadkaoso, la fragmenteco de la agado, la manko de kunordigo kaj de scienca kaj faka (lingvistika) klereco, la vasta indiferenteco, la kverelemo kaj persona malamikeco inter tro kapricaj, orgojlaj kaj ĵaluzemaj kolegoj, kiuj evitas unu la aliajn kaj mem volas dikti la tonon, la nura ekzisto de pseŭdaj institucioj, pseŭdaj titoloj kaj pseŭdaj diplomoj (de ILEI, AIS, Civito), kiuj ĝuas nenian aŭtoritatecon, nek en nek ekster la Eo-movado, la limigiteco de la agadoj kaj projektoj al la privata sfero kaj nelaste la drasta manko de mono kaŭzis, ke al la interlingvistiko ekmankis serioza bazo kaj estis malhelpite fariĝi serioza kaj evoluebla studfako en universitatoj, kun ĉiuj malagrablaj sekvoj kaj konsekvencoj. Ankaŭ la Eo-historiografio servis en principo precipe al unusola celo: propagandi, pravigi kaj laŭdi Eon kaj ties laŭdirajn sukcesojn kaj progresojn. Ĉar la interlingvistoj kaj esperantologoj agadis dise kaj egoisme, proprakalkule kaj proprariske, timante ĉian konkurencon kaj kritikon de interne kaj ekstere, estis maltrafitaj multaj okazoj por la fruktodona kunlaboro inter fakuloj kaj ne povis esti lanĉitaj novaj interesaj projektoj.59 Ĉio tio kontribuis al tio, ke ne nur multaj verkoj ne povis esti produktitaj kaj eldonitaj (ekzemple aktualigita reeldono de ‘Enciklopedio de Esperanto’, ‘Esperanto en Perspektivoj’ k.a.), kio signifas, ke la Eo-historiografio baze ekstagnis jam en 1934, en 1974 kaj en la 60-80aj jaroj kaj estas grandparte malnovisma kaj eksa.60 Se iaj projektoj tamen estis sukcese realigitaj, tiam ofte ekster la oficiala Eo-movado (ekz. PIV, PVZ, diversaj aliaj libroj aperintaj en nacilingvaj eldonejoj ktp.). Pro la malaktualiĝo de interlingvistiko kaj ĉar la malnovaj interlingvistoj kun sia ĉiurilata sektema sinteno kondukis ĝin en la sakstraton kaj dilemon, mankas ankaŭ nova generacio, kiu povus senco- kaj perspektivohave kaj interese daŭrigi interlingvistikon kaj esperantologion por liberigi ĝin de la privata izoliteco, scienca aventurismo kaj ideologia balasto kaŭzitaj kaj konstruita kaj en Okcidento kaj en Oriento. Ĉar ili komprenis la senutilecon de la vojo, kiun la ‘oficiala’ Eo-propagando elektis, multaj interesaj, kapablaj kaj inteligentaj fakuloj en diversaj landoj rezignis pri E-o kaj interlingvistiko kaj forlasis ĉi tiujn terenojn por ĉiam (ne nur Leyk, Carlevaro k.a.).61

9. La “ekstera mondo” ignoras Esperanton, ĉar la esperantistoj ignoras la “eksteran mondon”. La Eo-movado posedas nenion esencan, gravan, signifan kaj allogan, kion la “ekstera mondo” povus interesi, serioze konsideri kaj utiligi. Povas esti, ke la “ekstera mondo” ankoraŭ ne komprenis la avantaĝojn de facila planlingvo kaj ankoraŭ ne estas konvinkita pri la utileco de ĝia enkonduko. La grandparte realecfremda kaj diletanta agado de la e-istoj, la paranojaj kaj sektemaj trajtoj en la strategio, agado kaj propagando de la Eo-movado kaj la mankanta prestiĝo de E-o ekster la Eo-movado kaŭzis, ke ĝi maltrafis la aliĝon al la “ekstera mondo”, kies atenton ĝi perdis kaj preskaŭ komplete izoliĝis de ĝi, kun la tragika sekvo, ke la Eo-movado kaj la “ekstera mondo” kvazaŭ ignoras (kaj iusence eĉ malamas) unu la alian. De tempo al tempo la gazetaro de la “ekstera mondo” ja skribas ion pozitivan pri E-o, sed ofte ĝi raportas ankaŭ skeptike, moke, negative aŭ – kiel en la plej multaj kazoj – nenion pri E-o kaj kondutas indiferente pri ĉi tiu temo.62 Se aperas negativaj artikoloj pri E-o, la e-istoj parte mem kulpas, ĉar estas ili, kiuj donas la klarigojn al la ĵurnalistoj, kiuj reproduktas ilin en siaj gazetoj. Supozeble en neniu pli grava aŭ entute en neniu librovendejo de la “ekstera mondo” oni plu povas aĉeti librojn en kaj pri Eo,63 kaj en la librokatalogoj tre malofte aperas libroj en kaj pri E-o, Zamenhof aŭ interlingvistiko. En neniu publika lernejo eblas lerni E-on, en neniu oficiala lerneja programo oni parolas pri E-o. Neniu konsiderinda radio- kaj televidostacio disaŭdigas (interesajn) Eo-

59 En UEA eĉ mankas historiografia komisiono, verŝajne pro la indiferenta aŭ malhelpa sinteno de iuj malnovaj aktivuloj, kiuj sentis sin la solaj kompetentuloj pri Eo-historio kaj volis mem okupiĝi pri historiografiaj aferoj, timante la konkurencon de novuloj, kiuj povus pridubi iliajn opiniojn. La rezulto de tiu situacio draste respeguliĝas en la mizera libroproduktado, vd. http://sezonoj.ru/2013/02/libroj2012/#more-3791.
60 Precipe la historiografia produktado en la socialismaj landoj, al kiu mankis la necesa objektiveco kaj kiu estis tro ideologieca, povas esti konsiderata grandparte kiel ne plu utiligebla por sciencaj bezonoj (kun tre malmultaj esceptoj).
61 Preskaŭ ĉiuj anoj de mia TEJO-generacio (80aj jaroj) forlasis la movadon. Jam komence de la 80aj jaroj la pola sociologo Jerzy Leyk klarigis la esencon de la problemoj de E-o (vd. http://www.plansprachen.ch/Leyk_Kiobremsaslaevoluon.pdf kaj la studon de T. Carlevaro: Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045?). Ambaŭ verkaĵoj estis ignoritaj kaj evititaj de la Eo-movado. La svisaj e-istoj siatempe negative reagis al la kritikaj avertoj kaj sugestoj de Carlevaro, kaj I. Bociort eĉ kolere kaj stulte kondamnis la menciitan analizon verkitan de li.
62
Gazetaro pri Eo en Svislando vd. http://www.esperanto.de/ea/2008/ea2008_5_3.pdf. 63 Kun la escepto de la libro ‘La Zamenhof-strato’ de R. Dobrzyński, kiun mi vidis en estona traduko en iu (granda, oficiala) librovendejo en Tallinn (Estonio), en januaro 2013, kiu tie estis aĉetebla kontraŭ rabatita prezo de 2,99 eŭroj.

 

(daŭrigo de la teksto sekvas en la suba hiperligo - bonvolu klaki al ĝi)

https://janjosefpospisil.estranky.cz/clanky/13-hipotezoj---daurigo.html

 

 

 

Komentáře

Přidat komentář

Přehled komentářů

Zatím nebyl vložen žádný komentář