Kristana aŭtobiografio de Emile
Mia Kristana Vivo
Mi naskiĝis en kristana familio en DR Kongo, mia hejmlando. De mia infanaĝo mi lernis ke Dio ekzistas kaj agadas en mia vivo. Mi kredas ke Dio estas la Plejponteculo kaj mi ĉiutage adoras Lin. Mi dediĉas momenton ĉiutage por preĝi. Ĉar mi kredas ke Dio en Jesuo Kristo estas la fonto de mia tuta vivo. Mi ŝatas la Sanktan Biblion kaj legas ĝin meditade. En mia vivo mi preferas fari bonon ol malbonon por esti bona kristano. Mi tute kredas ke Dio respondas al miaj preĝoj. Kaj mi multe preĝas por mi kaj por ĉiuj aliuloj proksime aŭ malproksime de mi. Mi regule partoprenas al la Di-servoj, sed ne predikas.
Mi studis filozofion kaj iom da teologio en la preparo por fariĝi katolika pastro sed mi ne atingis la fincelon. Poste mi studis la psikologion por mia profesio. Mia prioritata plano rilate al mia esperantisteco en Afriko estas starigi la fakgrupon nomatan “Kristana Asocio de Afrikaj Esperantistoj” (KAAE) por proksimigi aliajn kristanojn de la mondskala E-movado al Afrikaj Esperantistoj. Tiucele, KELI kaj IKUE-Kongreso okazos iam en Afriko.
via frato Emile Malanda Nianga, Sud-Afriko